Juliaj tagoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Juliaj tagoj

La Juliaj tagoj (ruse Июльские дни) estis periodo de maltrankvilo en Petrogrado, Rusio, inter 16a–20a de Julio [malnovstile 3a–7a de Julio] 1917. Ili estis karakterizitaj per spontaneaj armitaj manifestacioj fare de soldatoj, maristoj, kaj industriaj laboristoj kontraŭ la Portempa Registaro de Rusio.[1] Tiuj manifestacioj estis pli koleraj kaj pli violentaj ol tiuj okazintaj dum la Februara Revolucio monatojn antaŭe.[2]

Thumb
Maŝinpafado kontraŭ manifestaciantoj en Petrogrado la 4an de Julio 1917.

La Provizora Registaro kulpigis la Bolŝevikojn pro la violento de la Juliaj tagoj kaj en posta subpremego kontraŭ la Bolŝevika Partio, la partio estis disigita, kaj multaj el ties estroj estis arestitaj.[3] Vladimir Lenin fuĝis al Finnlando, dum Lev Trockij estis inter la arestitaj.[4]

La rezulto de la Juliaj tagoj venis al portempa malpliigo en la kresko de la Bolŝevika povo kaj influo en la periodo antaŭ la Oktobra Revolucio.[3]

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.