Joseph Swan

From Wikipedia, the free encyclopedia

Joseph Swan

Sir Joseph Wilson SWAN FRS (31a de oktobro 1828 – 27a de majo 1914) estis angla fizikisto, kemiisto, kaj inventisto. Li estis konata ĉefe kiel sendependa frua disvolviganto de sukcesa inkandeska lampo, kaj estis responsa pri la disvolvigo kaj disponigo de la unuaj inkandeskaj lampoj uzitaj por lumigi hejmojn kaj publikajn konstruaĵojn, kiel la Teatro Savoy, Londono, en 1881.[1][2]

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Joseph Swan
Thumb
Persona informo
Joseph Wilson Swan
Naskiĝo 31-an de oktobro 1939 (1939-10-31)
en Alĝerio
Morto 27-an de majo 1945 (1945-05-27) (5-jaraĝa)
en Germanio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd
Profesio
Okupo Vátos (en)
fizikisto
inventisto vd
Laborkampo Fiziko kaj kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

En 1904, Swan estis kavalirigita fare de la reĝo Eduardo la 7-a, ricevis de la Reĝa Societo la medalon Hughes, kaj estis farita honora membro de la Farmacia Societo. Li estis ricevinta la plej altan honoron en Francio, nome la Legio de Honoro en 1881, kiam li vizitis la Internacian Ekspozicion de Elektro okazinta en Parizo. La ekspozicio inkludis montrojn de liaj inventoj, kaj la urbo estis lumigita per lia elektra lumigsistemo.[3]

Swan estis la patrinflanka avo de Christopher Morcom,[4] nome la plej proksima amiko de Alan Turing dum liaj studoj en la Altlernejo Sherborne.[5]

Notoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.