From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Delteil (naskiĝis la 20-an de aprilo 1894 en Villar-en-Val (Aude), mortis la 12-an de aprilo 1978 en Grabels (Hérault)) estis franca verkisto kaj poeto.
Joseph Delteil | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1894 en Villar-en-Val | ||||
Morto | 12-an de aprilo 1978 (83-jaraĝa) en Grabels | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Caroline Dudley-Reagan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Jeanne d'Arc vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph Delteil naskiĝis en la farmbieno de La Pradeille.
Li studis ĉe Collège Saint-Stanislas (malgranda seminario) de Karkasuno.
En 1922 li publikigis sian unuan romanon, Sur le fleuve Amour, kiu altiris la atenton de Louis Aragon kaj André Breton. Delteil kunlaboris kun la revuo Literature kaj partoprenis en la projekto de la superrealisma pamfleto Un cadavre post la nacia funebro de Anatole France (oktobro 1924).[1]
En 1925 li publikigis sian Jeanne d'Arc, kiu ricevis la Premion Femina, kritikitan de la Superrealistoj kaj precipe de Breton kaj li rompis kun Superrealismo.[2]
Post malsano li retiriĝis al Okcitanio kaj tie li ligis amikecojn kun Henry Miller, Frédéric Jacques Temple, Charles Trenet, Georges Brassens, Pierre Soulages, Jean-Claude Drouot, ... Per la publikado en 1968 de La Deltheillerie li revenis al famo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.