Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jordan - tagaloge Bayan ng Jordan - estas marhavena urbo (municipo) en Filipinoj, en insulo Guimaras, en regiono Okcidentaj Bisajoj, kie estas ĉefurbo de la provinco Guimaras. La urbo havas 14 distriktojn.
Jordan | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5045 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 566 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 314 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 36′ N, 122° 36′ O (mapo)10.6122.6 [+] | ||
Alto | 51 m [+] | ||
Areo | 126,11 km² (12 611 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jordan, Guimaras [+] | |||
Jordan kuŝas laŭ okcidenta marbordo de la insulo . Regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) troviĝas 12, Bacolod 41, Cebuurbo 147, Tagbilaran 173, Ormoc 224, ĉefurbo Manilo 477, Kezonurbo 485, Dabao 513, General Santos 573, Laoag 875 kilometrojn (aere) .
La historia loknomo estis Nagaba, sed estis ŝanĝita en 1902 al Jordan (honore al Jordano). En 1918 la komunumo oficiale formiĝis kun 33 distriktoj, kiam ĝi disiĝis de Buenavista dum dominado de Usono. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. En 1941 1995 la foraj distriktoj forlasis Jordan-on. Guimaras iĝis aparta provinco en 1992; antaŭe ĝi apartenis al Iloilo.
Jordan estas la komerca centro de la insulo.
Jordan voje estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke kaj estas alia vojo al alia flanko de la insulo. La haveno havas praman trafikon.
La klimato de Jordan estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 1507 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. La temperaturo varias inter 23-30 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.