Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
John Neville KEYNES (/ˈkeɪnz/; 31a de Aŭgusto 1852 – 15a de Novembro 1949) estis brita ekonomikisto kaj patro de pli fama ekonomikisto John Maynard Keynes.
John Neville Keynes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1852 en Salisbury |
Morto | 15-an de novembro 1949 (97-jaraĝa) en Kembriĝo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Amersham Hall (en) Universitato-Kolegio de Londono Kolegio Pembroke |
Familio | |
Patro | John Keynes (en) |
Patrino | Anna Maynard Neville (en) |
Edz(in)o | Florence Ada Keynes (1880–nekonata valoro) |
Infanoj | John Maynard Keynes, Geoffrey Keynes, Margaret Neville Keynes |
Okupo | |
Okupo | filozofo ekonomikisto esplor-instruisto |
Naskiĝinta en Salisbury, Wiltshire, Keynes estis la filo de John Keynes (1805–1878) kaj de lia edzino Anna Maynard Neville (1821–1907). Li estis edukita en la lernejoj Amersham Hall, University College London kaj Pembroke College, Kembriĝo, kie li iĝis en 1876.[1] Li instruis Moralajn Sciencojn el 1883 ĝis 1911. Li estis elektita "Registrary" (registraristo) en 1910, kaj tenis tiun postenon ĝis 1925.
Li dividis ekonomikon en "pozitiva ekonomiko" (nome studo de kio estas kaj kiel funkcias ekonomio), "normativa ekonomiko" (nome studo de tio kio ĝi devus esti), kaj la "arto de ekonomiko" (aplikita ekonomiko). La arto de ekonomiko rilatas la lernadon en pozitiva ekonomiko al la normigaj celoj determinidtaj en normiga ekonomiko. Li klopodis sintezigi deduktajn kaj induktan raciigon kiel solvo al la "Methodenstreit". Liaj ĉefaj verkoj estis la jenaj:
En 1882 li edziĝis al Florence Ada Brown,[2] kiu estis poste urbestro de Kembriĝo. Ili havis du filojn kaj unu filinon:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.