Johann Friedrich GRONOW (1611-1671) (* Hamburgo, en la 8-a de septembro 1611 - Leiden, en la 28-a de decembro 1671)[1] estis germana klasika filologo, beletristika kritikisto, historiisto, juristo, bibliotekisto kaj profesoro pri la greka en la Universitato de Lejdeno kaj profesoro pri retoriko kaj historio en la Universitato de Deventer (1643). En 1665, li anstataŭis Antonius Thysius, la pli juna (1603-1665)[2] kiel la 6-a bibliotekisto en la Universitato de Lejdeno. Li estis patro de Jakobus Gronovius (1645-1716)[3] kaj avo de la botanikisto Jan Frederik Gronovius (1686-1762)[4].
Johannes Fredericus Gronovius (1611-1671) | |
---|---|
Nederlanda latinisto kaj filologo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-a de septembro 1611 en Hamburgo, Germanio |
Morto | 28-a de decembro 1671 en Leiden, Nederlando |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Germanio |
Alma mater | Universitato de Angers - jurisprudenco Friedrich-Schiller-Universitato Jena Universitato de Lepsiko Universitato de Altdorf |
Familio | |
Infano | Jakob Gronovius (en) |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto klasikisto universitata instruisto profesoro klasika filologo historiisto |
Verkoj | Album amicorum of Johannes Fredericus Gronovius (1611-1671), professor of Greek and history and librarian in Leiden |
Biografio
Li estis filo de Johann David Gronow (1575-1631)[5] kaj Margarethe Langermann (1594-1655). Lia patro estis konsilisto de la Duko de Holstein, kaj estis nomumita sindiko de Bremeno. Poste, li vizitadis la universitatojn de Leipzig kaj Jena, tamen, li restis en Altdorf, apud Nurenbergo, kie li studis juron. Post la morto de sia patro, li reiris al Bremeno, kaj en 1634, li translokiĝis al Groningen, ĉe Anthony Mathie, granda juristo kaj amiko de sia familio, kie li restis dum kelka tempo.
Li vojaĝis tra la ĉefaj urboj en Nederlando, kie li vizitadis la klerulojn kaj bibliotekojn; en 1639, li forvojaĝias al Anglio kaj en la posta jaro li sekvis al Francio. Li restis dum kelka tempo em Parizo, sekve li studis juron en Angers, irante poste al Italio, Svisio kaj Germanio, kaj, en la urbo Deventer oni proponis al li la katedron pri beletristiko kaj historio. En 1658, li okupis la postenon kiel profesoro pri historio de la Universitato de Lejdeno, vakanta okaze de la morto de Daniel Heinsius. Li mortis en tiu urbo, lasante du filojn: Jakobus Gronovius (1645-1716)[3] kaj Theodore Laurent, kiu mortis ankoraŭ juna.
Johannes Cocceius (1626-1678)[6] faris la funebrajn preĝojn okaze de la morto de Gronovius.
Verkoj
- Commentarius de sestertiis (Komentarioj pri sestercio, 1643)
- Diatribe in Statii poetœ Sylvas, Hago, 1637, 8 volumoj Ĉi tiu verko estis kritikata de Emericus Crucaeus (1590-1648)[7], kiu, sub la pseŭdonimo de Mercurius Frondato publikigis ian "Anti-Diatribe", em Parizo, 1639.
- De sestertiis sive subsecivorum pecuniœ veteris Grœcœ et Romanœ libri IV, Deventer, 1643; Amsterdamo, 1656;Leiden, 1691.
- Observationum libri IV, Deventer, 1662. Frédéric Plainer publikigis eldonon plibonigitan en Leipzig, 1785.
- Laudatio funebris Joann. Golii, Lejdeno, 1668.
- De Musœo Alexandrino exercitationes academicae. Ĉi tiu verko estis enmetita en la volumo 8-a de la Thesaurus antiquitatum Grœcarum (1697-1702, 13 volumoj) eldonita de sia filo Jacobus Gronovius.
- Lectiones Plautinœ, quibus non tantum fabulœ Plautinœ, et Terentianœ ; verum etiant Cœsar, Cicero, Livius illustrantur, Amsterdam.
- Kelkaj rimarkoj sur la traktato de Hugo Grotius: "De jure belli et pacis", 1660.
- Cornelius Tacitus
- De centesimis usuris et foenore unciario antexēgēsis II
- Notae in Senecam Philosophum & Rhctorein;” aparte presita unuafoje en Lejdeno, 1649
- Senecae Tragcedise cum Notis Johannis Frederici Gronovii & variorum, Lejdeno, 1661
Vidu ankaŭ
- Jakob Gronovius (1645-1716)[3]
- Jan Frederik Gronovius (1686-1762)[4]
- Otto Beneke (1812-1891)[8]
- Petrus Johannes Blok (1855-1929)[9]
- Abraham Jacob van der Aa (1792-1857)[10]
Referencoj
Literaturo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.