saksia oficisto kaj regionhistoriisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Adolf von SCHULTES (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1744 en Reinhardsbrunn, mortinta la 29-an de majo 1821 en Koburgo) estis germana arkivisto kaj historiisto. Meritojn siajn li faris verkante pri la historio de la Grafujo Hennebergio kaj de ties teritorioj ĝis 1800. Edzigis lin en 1770 Johanna Charlotte Dorothea Spatz (naskos unu filinon).
Johann Adolf von Schultes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1744 en Reinhardsbrunn |
Morto | 29-an de majo 1821 (76-jaraĝa) en Coburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Hennebergia Gimnazio Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkivisto historiisto Amtmann (en) |
Estante filo de saksia guberniestro je Themar li frekventis la Hennebergian Gimnazion antaŭ ol studi, ĉe la universitato de Jena inter 1762 kaj 1765, jursciencojn. Poste li deĵoris en pli malsuperaj instancoj de la administradujo de Themar. En 1770 li ekhelpis labore la maljuniĝintan patron kaj iĝis en juio 1771 fakte ties posteulo. Pro elstare bona laborado li promociiĝis kaj nobeliĝis en julio 1797. En 1803 Schultes fariĝis arkiveja konsilisto en Koburgo kie li karieris ĝis landregistara direktoreco.
Frue jam li interesiĝis pri la regiona historio. Post enoficiĝo en Themar li serioze ekigis esplorojn pri Hennebergio; plendante la malgrandan eldonkvanton de regionĥistoriaĵoj li atentigis pri la fakto ke imperiestro Napoleono Bonaparte mem instigis tradukon de verkoj liaj en la francan por ke ili estu modelo por francaj regionhistoriistoj.
Oni elektis Schultes en 1808 fremdan membron de la Bavara Akademio de Sciencoj. Postmorte oni muntis en Themar en la 1903-a jaro memortabulo por li. Ĝis 2015 portis strato koburga nomon lian, kiu tamen nun nomiĝas Max-Brose-Straße.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.