From Wikipedia, the free encyclopedia
Joaquín GONZÁLEZ Echegaray (Santandero, Kantabrio, 1930 - Santandero, 22a de Marto 2013) apartenanta al familio de kelkaj anoj elstaraj pro siaj kontribuoj al kulturo, estis prestiĝa hispana historiisto, arkeologo, verkisto kaj fakulo pri Biblio kiu estris arkeologiajn elfosejojn kaj en Hispanio kaj en Proksima Oriento. Elstaris liaj elfosejoj ĉe la kuŝejoj de la groto de Morín kaj Juyo, en Kantabrio, de El Ĥiam en la dezerto de Judeo. Li partoprenis aŭ estris ankaŭ elfosaĵojn de Juliobriga, de la Kaverno El Pendo, la Chora, el Otero, Rascaño, Altamira, Mogaret-ed-Dalal en Jordanio, en la neolitika setlejo de Rosmeer en Belgio, Monte Cildá, Castellar en Palencio, Santo Toribio de Liébana, la Katedralo de Avilo kaj la Katedralo de Santandero, la Clerecía de Salamanko, inter aliaj. Li estis kunmalkovrinto de la enterigejo de la groto Morín en 1968, de la magdalenia sanktejo de la groto Juyo kaj de la restaĵoj de la romia haveno en Kantabrio nome Portus Victoriae Iuliobrigensium.
Joaquín González Echegaray | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1929 en Santandero |
Morto | 22-an de marto 2013 (83-jaraĝa) en Santandero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | arkeologo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.