Jino kaj jango (ankaŭ Jino-Jango) estas malnovega ĉina koncepto el la taoismo por du samtempe komplementaj kaj kontraŭaj povoj kiuj konstante ŝanĝiĝas. 'Jino' (ĉina por "luno" aŭ la principo de mallumo) reprezentus la inan, la teron, la negativan, pasivan kaj kontraktas. 'Jango' (ĉina por "suno" - aŭ la principo hela) reprezentus la viran, la ĉielon, la energion, la pozitivon, la dinamikan, la varmecon, kiu produktas, movigas kaj ekspansias. Kune jino kaj jango formas la vivenergion Ĉi, kiu trakuras la korpon pere de meridianoj (energilinioj). Kiam jino kaj jango estas en harmonio oni estas sana.
Historio
La ekzakta origino de Jino kaj Jango estas malklara, ĉar estas koncepto kiu ekzistas jam plurajn milojn da jaroj. La principon oni nomas unuafoje en la libro I Ĉing, kiu datiĝas de proksimume 700 ĝis 1000 jaroj antaŭ Kristo. Oni supozas ke, por provi kompreni la vivon, finfine oni prenis la movojn de la naturo kiel elirpunkto.
Tajĝifiguro
La tajĝio (ĉine 太極圖 (tradicie), 太极图 (simpligite), taìjítú (pinjine) reprezentas jinon kaj jangon.
Unikodo
En Unikodo oni skribas la tajĝifiguron tiel ĉi: U+262F (☯).
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.