From Wikipedia, the free encyclopedia
Jesús Guridi Vidaola (Vitoria, 25-a de septembro de 1886 - Madrido, 7-a de aprilo de 1961) estis komponisto euska, Hispanio. Inter ties verkoj elstaras El Caserío, Diez melodías vascas kaj Amaya.
Jesús Guridi | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jexux Guridi |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1886 en Vitorio |
Morto | 7-an de aprilo 1961 (74-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana • eŭska |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Schola Cantorum de Paris (en) College of the Savior, Zaragoza (en) School of St. Thomas Aquinas of the Piarist Schools of Zaragoza (en) |
Parencoj | Nicolás Ledesma (en) (patrina praavo aŭ praavino) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo dirigento orgenisto |
Verkoj | Amaya Ten Basque Melodies |
Li estis de familio de muzikistoj. Li ricevis instruadon en religiaj lernejoj kaj poste pri violono. En 1901 li ludis sian unuan publikan koncerton en Bilbao. 18jaraĝa li eniris en la Schola Cantorum de Parizo, kaj studis orgeno ĉe Abel Decaux, komponarton ĉe Auguste Sérieyx kaj ekkonis na Usandizaga, kun kiu amikiĝos.
Li loĝis en Bruselo, kie li studis ĉe Joseph Jongen, kaj en Kolonjo ĉe Otto Neitzel. En junio de 1912 li estis nomumita direktoro de la Sociedad Coral (Koruso) de Bilbao. Tiujare mortiĝis Usandizaga.
En 1922 li edziĝis al Julia Ispizua. La geedzoj havis ses gefilojn: María Jesús, Luis Fernando, María Isabel, Ignacio, Julia kaj Javier. En 1942 li eniris en la Konservatorio de Madrido, kies direktoro li poste estos. La 7a de aprilo de 1961 li mortis subitege 74jaraĝa, en sia hejmo en la strato Sagasta de Madrido.
Tre influata de Wagner kaj de la muziko de la malfrua romantismo, li trovis en la radikoj de la eŭska folkloro sian inspiron kaj la unuajn notojn kiujn poste li enmetos en siaj komponaĵoj. Guridi dediĉis sin al ampleksa gamo de ĝenroj: ĉambromuziko (kordokvartetoj), voĉaj komponaĵoj (korusoj), orkestraj, religia muziko por orgeno, operoj kaj zarzueloj. Inter liaj verkoj elstaras: El caserío (1926), Diez melodías vascas (1940), Así cantan los niños (1909), Amaya (1920), Mirentxu (1910), Una aventura de Don Quijote (1916), La meiga (1929), Seis canciones castellanas (1939), Sinfonía pirenaica (1945) kaj Homenaje a Walt Disney (1956).
Jaro | Verko | Ĝenro |
---|---|---|
1905 | Piezas para piano | Pianomuziko |
1906-07 | Fantasía para gran órgano | Orgenomuziko |
1910 | Mirentxu, opero (libreto: Alfredo Etxabe) (Bilbao, Campos Eliseos, 31a Majo 1910) | Opero |
1910-20 | Amaya, opero (libreto: José M. Arroita Jauregi) (Bilbao, Coliseo Albia, 23a Majo 1920) | Opero |
1915 | Leyenda vasca | Orkestra muziko |
1915 | Así cantan los niños, por koruso kaj orkestro | Korusmuziko |
1916 | Una Aventura de Don Quijote, simfonia poemo | Orkestra muziko |
1926 | El Caserío, zarzuelo (libreto: Guillermo Fernández Shaw kaj Federico Romero) (Madrid, Zarzuela, 11 Nov 1926) | Zarzuelo |
1927 | En un barco fenicio, simfonia poemo | Orkestra muziko |
1929 | La Meiga, zarzuelo, libreto: Guillermo Fernández Shaw kaj Federico Romero) (Madrid, Zarzuela, 28 Dec 1928) | Zarzuelo |
1931 | La cautiva, zarzuelo (L.F. de Sevilla kaj A. Carreño),) (Madrid, Calderón, 10a Feb 1931) | Zarzuelo |
1932 | Euskal folkloreko XXII abesti | Korusmuziko |
1940 | Diez melodías vascas | Orkestra muziko |
1934 | Mandolinata, zarzuelo (A. C. de la Vega) (Madrid, Calderón, 17 Nov 1934) | Zarzuelo |
1934 | Cuarteto en sol mayor | Ĉambromuziko |
1936 | Mari-Eli, eŭska zarzuelo (Carlos Arniches kaj E. Garay) (Madrid, Fontalba, 11a Aprilo 1936) | Zarzuelo |
1939 | La bengala, lirika komedieto (L. Tejedor, J. Huecas) (Zaragoza, Argensola, 12a Jan 1939) | Zarzuelo |
1939 | Seis canciones castellanas [1. No quiero tus avellanas - 2. Como quieres que adivine - 3. Allá arriba, en aquella montaña - 4. Sereno! - 5. Llámale con el pañuelo - 6. Mañanita de San Juan] | Voĉa muziko |
1944 | Peñamariana, populara verko (Romero, Fernández Shaw) (Madrido, 16a Nov 1944) | Zarzuelo |
1945 | Sinfonía pirenaica | Orkestra muziko |
1949 | Cuarteto en la menor | Ĉambromuziko |
1951 | Escuela española de órgano [1. Introducción - 2. Capriccio - 3. Cantinela - 4. Himno - 5. Improvisación - 6. Canción vasca - 7. Salida - 8. Interludio - 9. Plegaria - 10. Preludio - 11. Pastorela - 12. Villancico - 13. Glosa (Puer natus est) - 14. Éxtasis - 15. Fuga - 16. Adagio - 17. Ave Maria - 18. Ofertorio I - 19. Ofertorio II - 20. Toccata] | Orgenomuziko |
1956 | Fantasía Homenaje a Walt Disney, por piano kaj orkestro | Orkestra muziko |
1948 | Acuarelas vascas | Zarzuelo |
1956 | Canciones vascas [1. Ala baita - 2. Arantzazura - 3. Zorabiatua naiz - 4. Alabatua] | Voĉa muziko |
1913 | Boga boga (Eŭkaj kantoj popularaj, 2a serio) | Voĉa muziko |
1913 | Anton Aizkorri | Voĉa muziko |
((1920)) | Ator, ator mutil (Kristnaska kanto) | Kanto kaj piano. Poste korusa versio por "Eŭskaj kantoj popularaj 3a serio" |
1946 | Boda de rumbo, baleto | Baleto |
1948 | Variaciones sobre un tema vasco | Orgenmuziko. Por bando de txistulari |
1944 | Preludio Elegíaco | Kontrabaso kaj piano |
1907 | Fantasía | Orgenomuziko |
1909 | Interludio | Orgenomuziko |
1953 | Tríptico del buen pastor [1. El rebaño - 2. La oveja perdida - 3. El buen pastor] | Orgenomuziko |
1955 | Misa en honor del arcángel San Gabriel | Muziko por koruso kaj orgeno |
1922 | Misa en honor a San Ignacio de Loyola, 3 voces y órgano | Voĉa muziko |
1918 | Misa de Requiem | Muziko por koruso kaj orgeno |
1937 | Te Deum | Muziko por koruso kaj orgeno |
Rosario de Navidad | Tri voĉoj kaj orgeno | |
1907 | Ave Maria | Voĉa muziko |
1916 | Salve | Koruso kaj orgeno |
1915 | Tantum ergo | Koruso kaj orgeno |
1954 | 8 Apuntes Para Piano [1. Amanecer - 2. Canción Vasca - 3. Danza Rustica - 4. Canto De Arriero - 5. Romanza - 6. Cortejo Funebre - 7. Rumor De Agua - 8. Marcha Humorística] | Pianomuziko |
1913-1923 | Cantos Populares Vascos | Koruso de gevoĉoj |
1939 | Danzas Viejas [1. Tamboreillo De Navidad - 2. Muerdago - Zortziko Del Dolor - 3. La Carrasquilla] | Pianomuziko |
1958 | Lamento e imprecación de Agar | Pianomuziko |
1910 | Tres piezas breves [1. Amanecer - 2. Nostalgia - 3. Serenata] | Pianomuziko |
1924 | Vasconia [1. Viejo Carillon - 2. Leyenda - 3. En El Txakoli - Tocata Festiva] | Pianomuziko |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.