From Wikipedia, the free encyclopedia
Jantaj (ĉine 烟台/煙臺, pinjine: Yāntái) estas metropolo en nordoriento de la provinco Shandong, en Ĉinio.
Jantaj | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 264000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 102 116 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 513 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 28′ N, 121° 27′ O (mapo)37.464444444444121.44777777778 [+] | ||||
Areo | 13851,5 km² (1 385 150 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yantai [+] | |||||
La urbo estas la plej granda fiŝhaveno en Shandong kaj hodiaŭ grava ekonomia centro. En okcidentaj landoj, Jantaj estis erare konata, kiel Chefoo, sed tiu nomo rilatas nur al la Zhifu-insulo, iam ligita al Jantaj.
La nuntempa nomo de Jantaj devenas de la gvato-turoj konstruitaj sur Monto Qi en 1398, dum la regno de la imperiestro Hongwu, fondinto de la Dinastio Ming (yan—fumo; tai—turo). La turoj estis uzataj por averti pri invadoj de japanaj piratoj.
En la urbo mem loĝis 790.411 da homoj en 2009.
La urbo administras 12 urbopartojn.
La regiono de Jantaj situas nord-centre de la Shandong-duoninsulo, sude de la Bohai-maro. La ĉemara bordo longas 909 kilometrojn. Topografie la regiono konsistas el :
Meza montara alteco estas 500 metroj kun plej alta punkto je 922,8 metroj ĉe la Monto Kunyu (昆崳山).
Estas 121 riveroj pli ol 5-kilometraj, el kiuj la plej longaj :
2643,60 km² estas urbanizitaj. En 2003 estis 6 468 200 loĝantoj.
La meza temperaturo estas 12 oC. La jara pluvofalo estas 20 mm.
Jantaj nuntempe estas la dua plej granda industria urbo en Shandong. La plej grava sektoro estas agrikulturo. Ĝi famas en Ĉinio pro aparta pomo-variaĵo kaj estas la loko de la en la lando plej granda kaj malnova vitaro (Changyu).
Listo de institucioj pri supera lernado:
El la flughaveno Yantai Laishan International ekzistas flugoj al la ĉefaj flughavenoj en Ĉinio, kaj ankaŭ al Seoul, Osako kaj Honkongo.
Pro siaj vetero kaj longa marbordo, Jantaj estas populara somera celo.
Jantan estas ĝemelurbo de la sekvantaj urboj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.