James Arthur "Jim" LOVELL Jr. (25-a de marto 1928) estas iama kosmonaŭto de NASA kaj retiriĝinta kapitano en Usona mararmeo, plej fama kiel komandanto de la misio de Apollo 13, kiu suferis kritikan paneon survoje al la Luno sed estis reportita sekure al la Tero pere de la klopodoj de la ŝipanaro kaj de la misikontrolo. Lovell estis ankaŭ la komandanta modulpiloto de Apollo 8, nome unua misio de la programo Apollo por eniri en la luna orbito. Li ricevis la medalojn Congressional Space Medal of Honor kaj la Presidential Medal of Freedom en 1970. Li estas unu el nur 24 personoj kiuj estis flugintaj al la Luno, nome la unua el nur tri personoj kiuj flugis al la Luno dufoje, kaj la nura kiu estis fluginta tie dufoje sen alteriĝi. Lovell estis ankaŭ la unua persono kiu flugis en spacon kvarfoje.
Jim Lovell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | James Arthur Lovell Jr. |
Naskiĝo | 25-an de marto 1928 (96-jaraĝa) en Klevlando |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Ĉikago |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | ekonomika altlernejo Harvard United States Naval Test Pilot School (en) Usona Mararmea Akademio Universitato de Viskonsino ĉe Madison Universitato de Suda Kalifornio MacDowell Montessori School (en) |
Familio | |
Patrino | Blanche Lovell (en) |
Edz(in)o | Marilyn Lovell (1952–) |
Infanoj | Barbara Lovell (en) , Jeffrey Lovell (en) , Susan Lovell (en) , Jay Lovell (en) |
Okupo | |
Okupo | kosmonaŭto (1962–1973) mararmea oficiro naval aviator (en) testpiloto scenaristo |
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.