From Wikipedia, the free encyclopedia
James Brendan CONNOLLY (naskiĝis la 28-an de oktobro 1868 en Bostono, Usono; mortis la 20-an de januaro 1957 en Novjorko) estis malpeza atleto el Usono kaj estis en 1896 la unua olimpika venkanto de la novepoko.
James Connolly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1868 en Bostono |
Morto | 20-an de januaro 1957 (88-jaraĝa) en Brookline |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard Harvard School of Engineering and Applied Sciences (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Francis Connolly (en) |
Okupo | |
Okupo | romanisto longsaltisto altosaltisto atleto politikisto verkisto triple jumper (en) ĵurnalisto publikigisto |
Connolly venis el malriĉa irland-devena-usona familio en South Boston (Massachusetts). James Connolly venkis ĉe la Someraj Olimpikoj de 1896 en Ateno la trisalto-komkurson per 13,71 m kaj tiel li iĝis la unu olimpika venkinto de la novepoko.
La usona trisaltisto studis en la Universitato Harvard. Ĉar oni ne promesis liberan tempon, stipendion por partopreni la ludojn, li mem eksiĝis el la universitato. En 1896 li sukcesis en trisalto-konkurso, iĝis dua en altosalto kaj tria en longosalto. En la Olimpikaj ludoj de 1900 li akiris la duan lokon en trisalto, en Parizo. Li partoprenis la intertempajn ludojn en 1906 en Ateno.
Dum la unuaj Olimpikoj, oni ne disdonis ormedalojn por la venkintoj nur arĝentajn. La trie lokumita ricevis nenion.
Li iĝis sub la nomo James B. Connolly sukcesa aŭtoro maristaj historioj. En 1949, en aĝo de 83, li ricevis de sia iama universitato la honordoktoran titolon.
Disĉiplo | 1896 | 1900 | 1906 |
---|---|---|---|
Altosalto | 2. | - | - |
Longosalto | 3. | - | 27. |
Trisalto | 1. | 2. | 18. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.