Jablunkov
municipo en la distrikto Frýdek-Místek de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en la distrikto Frýdek-Místek de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Jablunkov (germane Jablunkau, pole Jabłonków) estas urbo en Ĉeĥio kun 5 257 loĝantoj (2024), situanta en Silezio, 14 km de urbo Třinec. La urbo situas en strategia situo, en lokoj, kie kontaktiĝas limoj de tri ŝtatoj (Ĉeĥio, Slovakio, Pollando) kaj tra kie iam kondukis tra proksima montpasejo signifaj komercvojoj ĝis Hungarujo kaj Pollando. La urbo estas montarcentro de refreŝigado, precipe por loĝantoj de regiono ĉirkaŭ urbo Ostrava. Jablunkov situas sur rivero Olše kaj el du flankoj elstaras super ĝi la montarpintoj de montaro Beskydy. Jablunkov estas la ĉeĥa plej oriente situanta urbo kaj administra centro de vico de malpli grandaj kaj pli grandaj vilaĝoj situantaj sur rivero Olše.
Jablunkov | |||
germane Jablunkau, pole Jabłonków | |||
Urbo | |||
Rivero Lomná en Jablunkov | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jablunkov | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Rivero | Olše | ||
Situo | Jablunkov | ||
- alteco | 386 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 34′ 28″ N 18° 45′ 58″ O (mapo) | ||
Areo | 10,38 km² (1 038 ha) | ||
Loĝantaro | 5 257 (2024) | ||
Denseco | 506,45 loĝ./km² | ||
Sulko | Jablunkova sulko | ||
Unua skribmencio | 1435 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 91 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598259 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Jablunkov | |||
Retpaĝo: jablunkov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písečná, Dolní Lomná, Bocanovice, Písek, Návsí kaj Mosty u Jablunkova.
La komencojn de la urbo estas verŝajne necese trovi en lokoj, kie hodiaŭ situas vilaĝo Hrádek. Meze de vastaj arbaroj fondis teŝinaj princoj avertburgejon, gardanta sudorientan limon de la Teŝina princlando. Ĉirkaŭ la burgejo ekloĝis la unuaj loĝantoj fondinte tiel novan vilaĝeton, pli poste vilaĝon kun nomo Jablunkov. Tiel okazis verŝajne en la 12-a jarcento. La unua skribmencio pri Jablunkov devenas el la jaro 1435. Ĉirkaŭ la jaro 1447 Jablunkov estis tute ruinigita de hungaroj. Post tiu ĉi evento verŝajne parto de loĝantoj alilokiĝis en lokojn, kie rivero Lomná enfluiĝas en riveron Olše, kaj oni komencis konstrui novan Jablunkovon. En dokumento el la jaro 1523 pri deva aĉetado de biero el Těšín oni nome citas pri Jablunkov kaj Malnova Jablunkov. En la jaro 1560 těšína princo Václav la II-a donas al Jablunkov devligajn urbajn privilegiojn. Decidanta por evoluo estis situo de la sidejo; la proksima Montpasejo de Jablunkov situis en la vojo de komerca la tn. kupra pado kuniganta Mediteraneon kun Balta maro kaj en plua komercpado kondukanta ĝis Galicio. Jablunkov tiel fariĝis loko de ripozo de multaj aĉetistkaravanoj. Vico da urbanoj eluzis tion kaj ili komenciĝis okupiĝi per aĉetistaferoj. En la 1-a duono de la 17-a jarcento staris en Jablunkov 42 urbanaj domoj. En la 18-a jarcento loĝantoj okupiĝis per komerco, metioj kaj precipe per primastrumado de kampoj kaj per bredado de brutaro. En Jablunkov plinombriĝis novaj konstruaĵoj, en la jaro 1905 estis finkonstruita nova urbodomo kaj en uzadon estis transdonita nova fera ponto kun nitita konstruo (ĝi eltenis ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento). En la jaro 1911 estis konsekrita nova konstruaĵo de juĝejo, apud kiu staris nova malliberejo. Post finigo de la I-a mondmilito ŝanĝiĝis mapo de tiama Eŭropo – Ĉeĥoslovakio kaj Pollando venis kreante siajn limojn ĉirkaŭ Teŝina Silezio en disputon. Per decido de alianca La plej supera konsilantaro la okcidenta parto de regiono de Těšín kun la tuta juĝdistrikto de Jablunkov estis donita al Ĉeĥoslovakio.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 659 |
1880 | 2 988 |
1890 | 3 032 |
1900 | 3 068 |
1910 | 3 459 |
1921 | 3 437 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 778 |
1950 | 4 210 |
1961 | 4 283 |
1970 | 4 828 |
1980 | 5 169 |
1991 | 5 788 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 934 |
2014 | 5 727 |
2016 | 5 664 |
2017 | 5 624 |
2018 | 5 571 |
2019 | 5 547 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 5 474 |
2021 | 5 307 |
2022 | 5 284 |
2023 | 5 292 |
2024 | 5 257 |
La urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo estas turisma kaj refreŝigeja paradizo. Ĝi estas ĉirkaŭbarita de montaroj Slezské (Sileziaj), Moravskoslezské (Moraviasileziaj) kaj Slovenské (Slovakaj) Beskidoj. Somere eblas fari turismajn vojojn por piedirantoj kaj por bicikloturistoj, viziti banejojn en Jablunkov aŭ basenojn kaj sportejojn en ĉirkaŭaj refreŝigejoj. Vintre estas ebleco de skiado.
Ekde la jaro 1948 ĉiujare en aŭgusto okazas ĉi tie regiona folklora soleno nomata Gorolski Święto (Gorala soleno), kiu estas envicigita en internacian semajnon de beskida kulturo.
En 1932 fondiĝis tie loka Esperanto-klubo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.