usona pentristo de fikciaj historiecaj scenoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean Leon Gerome Ferris (18a de aŭgusto 1863 - 18a de marto 1930[1]) estis usona pentristo plej bone konata pro sia serio de 78 scenoj el la historio de Usono, entitled La montro de nacio, la plej granda serio de usonaj historiaj pentraĵoj fare de unusola artisto.[2]
Jean Leon Gerome Ferris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1863 en Filadelfio |
Morto | 18-an de marto 1930 (66-jaraĝa) en Filadelfio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Académie Julian Pensilvania Akademio de Belarto |
Familio | |
Patro | Stephen James Ferris (en) |
Patrino | Elizabeth Anastasia Moran (en) |
Frat(in)o | May Ferris Smith (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | The Fall of New Amsterdam |
Li naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio, nome filo de Stephen James Ferris, portretpentristo kaj entuziasmulo de la franca Jean-Léon Gérôme (laŭ kiu li ricevis nomon) kaj de la hispana Mariano Fortuny.[3] Li kreskiĝis en arta medio, kaj estis trejinita de sia patro[2] havante du famajn pentristojn, Edward Moran kaj Thomas Moran, kiel onkloj.[4]
Ĉirkaŭ 1895, Ferris estis akirinta reputacion kiel historia pentristo, kaj li entreprenis sian revon krei serion de pentraĵoj kiuj montru historian rakonton. En 1898 li vendis unu el tiuj, General Howe's Levee, 1777, sed tion li poste bedaŭris, konstatinte ke tia serio ne estus kompleta se la separitaj pentraĵoj ne povis esti kune. Sekve, li neniam plu vendis alian el tiuj, sed li vendis la reproduktajn rajtojn al variaj publikentreprenoj. Tio poste havos efikon ege popularigi lian verkaron, ĉar tiuj kompanioj faris presaĵojn, postkartojn, kalendarojn kaj reklamaĵojn. Tiaj kopioj de tiuj verkoj estis ankoraŭ vendataj tiom malfrue kiom ĝis 1984.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.