Jászkarajenő
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jászkarajenő (jAskarajenO) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Cegléd. Jász estas jaso, kara ŝajnas, kumana vorto, jenő estas hungara gentonomo.
Jászkarajenő situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Urboj Tiszakécske, Szolnok kaj Abony estas proksime.
La vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko. En la 13-a jarcento estis du vilaĝoj Kara kaj Jenő kun kumanaj loĝantoj. La komunumo senhomiĝis pro la turkoj. Komence Nagykőrös, poste Jászalsószentgyörgy kaj Jászfényszaru luis la kampojn. En 1860 Kara kaj Jenő kune refondiĝis sub la nomo Karajenő, havanta novan vilaĝdomon kaj lernejon. En 1894 novgotika katolika preĝejo, en 1899 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Ekde 1901 la vilaĝo havis la nomon Jászkarajenő. En 1921 oni trovis kuracakvon Mira. Inter 1927-1973 fervojo Cegléd-Vezseny funkciis tuŝanta la vilaĝon. En 1955 disiĝis parto kaj iĝis memstara vilaĝo Tiszajenő. Inter 1975-1991 apartenis al la komunumo Kőröstetétlen kunvilaĝo.
Jászágó | Jászalsószentgyörgy | Jászapáti | Jászárokszállás |
Jászberény | Jászboldogháza | Jászdózsa | Jászfalu |
Jászfelsőszentgyörgy | Jászfényszaru | Jászivány | Jászjákóhalma |
Jászkarajenő | Jászszentandrás | Jásztelek | Pilisjászfalu |
Jenő estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Baranyajenő | Budajenő | Diósjenő | Jászkarajenő | Jenő | Kisjenő | Pilisborosjenő | Somlójenő | Temesjenő |
Vidu ankaŭ: Tiszajenő
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.