From Wikipedia, the free encyclopedia
János Berze Nagy [jAnoŝ nadj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berze Nagy János estis hungara pedagogia inspektoro, folkloristo. Lia familia nomo estis nur Nagy ĝis 1904, poste ankaŭ Berze-Nagy.
János Berze Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1879 en Besenyőtelek |
Morto | 6-an de aprilo 1946 (66-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | folkloristo |
János Berze Nagy[1][2] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1879 en Besenyő, li mortis la 6-an de aprilo 1946 en Pécs.
János Berze Nagy maturiĝis en gimnazio en Jászberény en 1898, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1903, post 2 jaroj li doktoriĝis. En la sekvaj jaroj li estis inspektoro en pluraj lokoj de Hungara reĝlando. En 1919 li ne akceptis la estiĝantan novan ŝtaton Serbio, tial li rifuĝis al restHungario. Ĝis la emeritiĝo en 1939 li denove estis inspektoro jam altaj postenoj kaj titoloj. Li estas unu el la fondintoj kaj la unua elstara reprezentanto de la hungara folklora esplorado. Li rekonis, ke la popolkantoj kaj baladoj devus esti registritaj kune kun sia melodio. Li preparis la unuan katalogon de hungaraj fabeloj, krome li atribuis grandan rolon al korusoj en la lerneja edukado. Li edziĝis en 1905, lia edzino naskis 2 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.