From Wikipedia, the free encyclopedia
Paralelismo estas literatura parolfiguro ne tiom ekzistanta en ĉiutaga parolado, sed ebla en politika oratorado kiu konsistas je simila aranĝado de du sinsekvaj frazoj aŭ versoj. Ĝi celas reliefigi kaj atentigi la leganton pri tiu parto de la teksto aŭ ideo esprimita.
Oni vidu kiel tiu parolfiguro funkcias ekzemple en la romanco "Somnambula Romanco" en la Cigana Romancaro de Federico García Lorca, laŭ traduko de Fernando de Diego, kiam en la tri lastaj versoj de tiu peco oni ripetas paralele la saman sintaksan strukturon, kvankam kompreneble ŝanĝante la erojn.
"-Mi dezirus kun ŝi ŝanĝi
por la domo la ĉevalon,
por la speguleg' la selon,
por la ŝalo la ponardon."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.