From Wikipedia, the free encyclopedia
Izabela gotiko, nomata ankaŭ stilo Katolikaj Gereĝoj, estas stilo propra de la Regno de Kastilio dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj, kiu reprezentaa la transiron inter la fina gotiko kaj la komenca renesanco, kun karakteroj kaj proprak kaj influaj de la islama arto kaj de la mudeĥaro, el Flandrio kaj malpli el Italio. La konsidero ĉu la izabela estas stilo aŭ gotika aŭ renesanca, aŭ eklektika, aŭ fazo ene de la plej ĝenerala plateresko, estas demando pridiskutata ankoraŭ de la arthistoriistoj kaj ankoraŭ ne solvita.[1]
La stilo izabela enkondukas plurajn ornamajn elementojn pli ol strukturajn, ĉu de la kastilia tradicio kaj ĉu ornamaĵoj de islama influo kaj aliaj devenaj el Flandrio, tipe la formoj flamecaj. Multaj de la konstruaĵoj kiujn oni konstruis en ĉi tiu stilo estis komisioj (mendoj) de la Katolikaj Gereĝoj aŭ estis de iu modo patronitaj de ili. Kurioze kaj paralele disvolviĝas en Portugalio tre simila arto nomita manuelismo. Kiel karaktero plej evidenta estas la dominado de la motivoj heraldikaj kaj epigrafiaj; speciale la simboloj de la jugo kaj la sagoj kaj la granato, kiuj faras referencon al la monarkoj. Ankaŭ estas karakteriza de ĉi tiu periodo la ornamado per buloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.