Izabela de Angulemo (n. 1188, m. la 31-an de majo 1246) estis edzino de Johano (Anglio).
Izabela de Angulemo | ||
---|---|---|
Reĝino de Anglio (progeedza) | ||
Regado | 24-a de aŭgusto 1200 - 19-a de oktobro 1216 | |
Kronado | 8-a de oktobro 1200 | |
Persona informo | ||
Isabelle d'Angoulême | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1188 | |
Morto | la 4-an de junio 1246, ĉirkaŭ 57/58-jaraĝa en Abatejo Fontevraud, Francio | |
Tombo | samloke | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Taillefer | |
Patro | Aymer, grafo de Angulemo | |
Patrino | Alice de Courtenay | |
Edz(in)o | 1. Johano de Anglio • 2. Hugo la 10-a de Lusignan | |
Infanoj | 5 idoj kun Johano; 9 idoj kun Hugo | |
Profesio | ||
Laborkampo | Politiko vd | |
Aktiva en | Anglio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Familio
Izabela estis la sola ido, kaj heredontino, de Aymer Taillefer, grafo de Angulemo, kaj pranepino de Ludoviko la 6-a (Francio). Post kiam ŝia patro mortis en 1202, ŝi iĝis grafino de Angulemo.
Reĝino de Anglio
La 24-an de aŭgusto 1200 Izabela edziĝis al Johano, reĝo de Anglio, malgraŭ ke ŝi estis fianĉiĝinta al Hugo, Grafo de Lusignan, kiu petis la helpon de Filipo la 2-a (Francio). Filipo alvokis Johanon al sia kortego por respondi al la akuzoj. Kiam Johano rifuzis alveni, Filipo deklaris ke Johano punperdis ĉiujn siajn posedaĵojn en Francio krom Gaskonio, kaj invadis Normandion. Izabela jam famis pro sia beleco. La geedziĝo ne kontentigas, parte ĉar Johano multe pli aĝis kaj parte ĉar kaj Johano kaj Izabela koleremis.
Dua edziĝo
Johano mortis en 1216 kaj Izabela revenis en Francion. En 1220 ŝi edziĝis al Hugo la 10-a (grafo de Lusignan) - ne tute certis ĉu li estis la sama Hugo al kiu ŝi antaŭe fianĉiĝis aŭ ĉu li estis ties filo.
Morto
En 1244 Izabela akuziĝis pro komploto kontraŭ Ludoviko la 9-a (Francio), kaj fuĝis al Abatejo Fontevraud, kie ŝi mortis en 1246. Ŝi ordonis ke ŝi entombiĝu en la korto ekster la abateja preĝejo pro siaj pekoj. Tamen, vizitante la abatejon, ŝia filo Henriko la 3-a (Anglio) ŝokiĝis pro tio kaj komandis ke ŝi reentombiĝu en la preĝejo mem, tuj apud Henriko la 2-a (Anglio) kaj ties edzino Eleonora de Akvitanio. Post ŝia morto la plejparto de ŝiaj filoj per ŝia dua edziĝo konsciis ke ili ne ĝuos sukcesajn karierojn en Francio kaj iris al la kortego de Henriko la 3-a en Anglio.
Idoj
Izabela kaj Johano (Anglio) havis kvin idojn:
- Henriko la 3-a (Anglio) (1207-1272)
- Rikardo (1-a Grafo de Kornvalo) (1209-1272)
- Johanino (1210-1238), kiu edziĝis al Aleksandro la 2-a (Skotlando)
- Izabela (1214-1241), ki edziĝis al Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
- Eleonora (1215-1275), kiu edziĝis unue, al Vilhelmo Marshal (2-a Grafo de Pembroke), kaj due, al Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester)
Izabela kaj Hugo la 10-a (grafo de Lusignan) havis naŭ idojn:
- Hugo la 11-a (grafo de Lusignan) (1221-1250)
- Aymer de Valence (122-1260), kiu iĝis episkopo de Winchester, Anglio
- Agnesa (1223-1269)
- Alica de Lusignan (1224-1356), kiu edziĝis al Johano de Warenne (7-a grafo de Surrey)
- Gido (ĉ.1225-1264), kiu mortis dum la batalo de Lewes, batalante kontraŭ Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester)
- Ĝofredo de Lusignan (ĉ.1226-1274)
- Vilhelmo de Valence (1-a grafo de Pembroke) (ĉ.1228-1296)
- Margareta de Lusignan (ĉ.1229-1288), kiu edziĝis unue en 1243 al Rajmondo la 7-a (grafo de Tuluzo), kaj due en 1246 al Aimery la 9-a (Thouars)
- Izabela de Lusignan (1234-1299)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.