rusa verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivan Ivanoviĉ Laĵeĉnikov (ruse Ива́н Ива́нович Лаже́чников; 25a de Septembro, 1792 – 8a de Julio, 1869) estis rusa verkisto.
Ivan Laĵeĉnikov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1792 en Kolomna |
Morto | 26-an de junio 1869 (76-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Laĵeĉnikov naskiĝis en familio de riĉa komercisto en Kolomna en 1792. Li ricevis zorgitan edukadon el privataj tutoroj hejme. Li servis en aktiva armeo en 1813–15, kio inspiris lian verkon Kampanjonotoj de rusa oficiro.[1]
Laĵeĉnikov estis unu el la originantoj de la rusia historia romano, kun Tadeo Bulgarin, Miĥail Zagoskin kaj aliaj. La agado de lia unua romano, nome La lasta Novik (1831–33), okazas en la komenco de la 18-a jarcento, kaj ĝi estis ege sukcesa.[1][2] Lia romano La glacidomo (1835) temas pri la komplotoj kaj hororoj de la kortego de la imperiestrino Anna Ivanovna. Tiu romano estis laŭdita de la influa kritikisto Vissarion Belinskij pro sia aŭtenta portretado de la detaloj de la socia klimato de tiu periodo.[1][2] La malfidelulo, kies agado okazas en la epoko de Ivano la Tria, estis tradukita en anglan kiel La herezulo. Li publikigis ankaŭ kelkajn historiajn teatraĵojn kiel Opriĉnik (1843, publikigita en 1859), sur kiu oni bazis la libreton de la opero de Ĉajkovskij nome Opriĉnik.[1][2]
Laĵeĉnikov mortis en Moskvo en 1869.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.