Itala Libio (en itala: Libia Italiana; en araba: ليبيا الإيطالية, Lībyā al-Īṭālīya) estis kolonio de la Itala Reĝlando en Nordafriko, en kio estas nune la aktuala Libio. Itala Libio estis formita el la italaj kolonioj Cirenaiko kaj Tripolitanio kiuj estis prenitaj de la Itala Reĝlando el la Otomana Imperio en 1911, dum la Ital-turka milito de 1911 al 1912. La unuigita kolonio estis establita en 1934 fare de la itala guberniestro Italo Balbo,[1] kun Tripolo kiel ĉefurbo.[2]
La teritorio de Itala Libio estis nomata ankaŭ Itala Nordafriko (Africa Settentrionale Italiana, aŭ ASI), kaj antaŭ kaj post ties unuigo. Ekde 1923, indiĝenaj ribeluloj asociitaj kun la Sanusio kondukis al la Libia rezistomovado kontraŭ italaj setlejoj en Libio; la ribelo estis tute nuligita fare de italaj fortoj en 1932 post pacigaj kampanjoj. Dum la Dua Mondmilito, Itala Libio iĝis la startejo de la Nordafrika Kampanjo, kaj la italoj estis devigitaj foriri en 1943 post esti venkitaj fare de la Aliancanoj. Laŭ la terminoj de la pactraktato de 1947, Italio rezignis ĉiujn postulojn el Libio, kio estis administraciita de la Aliancanoj ĝis ties sendependigo en 1951.
Notoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.