Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La internacia agnosko de la sendependeco de Sud-Osetio kaj Abĥazio ekiĝis la 26-an de aŭgusto 2008, kiam la Prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev agnoskis la du respublikojn post la milito de Sud-Osetio.[1][2] Dmitrij Medvedev instits per alvoko por ke aliaj landoj ankaŭ agnosku la sendependecon de Sud-Osetio kaj Abĥazio.[3] La streĉitecoj inter Rusio kaj Eŭropa Unio altiĝis post la agnosko de la sendependeco de tiuj du nacioj.[4]
Rusio argumentis ke ĝia decido agnoski la sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio baziĝas sur la disponigoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, la deklaro de 1970 pri la principoj de la internacia juro pri la amikaj rilatoj inter la ŝtatoj, la Helsinka Interkonsento kaj aliaj dokumentoj internaciaj.[5][6]
Kelkaj fakuloj ankaŭ inkluzivas la historion de la disiĝo de Sovetio por atingi la konkludon ke la sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio estas ĝusta kaj justa ekde la jura vidpunkto. Kiel leĝa bazo ili citas la artikolon 3 de la leĝaro de Sovetio "Pri la eliro de respubliko de la Sovet-Unio".[7] Kaj Abĥazio kaj Sud-Osetio estis aŭtonomaj respublikoj ene de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko kaj ili ne rajtis disiĝi de ĝi nur kaze ke la soveta Kartvelio decidus forlasi Sovetion. En tiu kazo la aŭtonomaj regionoj havis la rajton per si mem decidi sian statuson. Ĉi tiuj regionoj decidis resti en Sovetio, kaj pro tio kiam la 9-a de aprilo 1991 Kartvelio sendependiĝis, Abĥazio kaj Sud-Osetio restis sub la soveta jurisdikcio.[8] Tiu argumentado ankaŭ estis uzita de Rusio je oficiala nivelo en la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.[9]
Lando | Diplomatia agnosko | Diplomatiaj rilatoj | |
---|---|---|---|
1 | Rusio[10] | 26-08-2008 | La prezidento Dmitrij Medvedev donis instrukciojn al la Ministerio de Eksteraj Rilatoj por la establado de diplomatia reprezento en la sendependaj respublikoj Sud-Osetio kaj Abĥazio.[11] |
2 | Nikaragvo[12] | 03-09-2008 | La prezidento de Nikaragvo, Daniel Ortega agnoskis la sendependecon de la du respublikoj okaze de la 29a datreveno de la Nikaragva armeo.[13][14] |
3 | Venezuelo[15] | 10-09-2009 | La prezidento Hugo Chávez, dum kunveno en Moskvo kun Dmitrij Medvedev, deklaris ke "ekde hodiaŭ" (10an de septembro) Venezuelo agnoskas la sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio.[16] |
4 | Nauro[17][18] | 15/16-12-2009 | Nauruo agnoskis la sendependecon de ambaŭ ŝtatoj. La 15an de decembro la naurua ministro de Eksteraj Aferoj, Kieren Keke, kaj lia samulo abĥaza, Sergej Ŝamba, subskribis en Suĥumo interkonsenton por la establado de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Sekvatage, la 16an de decembro, Nauruo establis rilatojn diplomatiajn kun Sud-Osetio. |
5 | Sirio | 10-09-2009 |
Lando | Diplomatia agnosko | Diplomatiaj rilatoj | |
---|---|---|---|
1 | Abĥazio Sud-Osetio[19] |
17-11-2006 | Reciproka agnosko inter Abĥazio, Sud-Osetio kaj Ĉednestrio. |
2 | Ĉednestrio[20] | 17-11-2006 | Reciproka agnosko inter Abĥazio, Sud-Osetio kaj Ĉednestrio. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.