konstruaĵo en Honkongo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Turo de la Internacia Komerca Centro (ĉine 環球販生廣場, angle International Commerce Centre, akronime ICC) estas 108- etaĝa nubskrapulo kiu altiĝas al 484 metroj kaj situas en la Tsim Sha Tsui kvartalo sur la Koŭluno Duoninsulo en Honkongo.
Internacia Komerca Centro | |||
---|---|---|---|
nubskrapulo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Kohn Pedersen Fox • Wong & Ouyang (HK) Ltd. vd | ||
Estiĝo | 2010 | ||
Malfermo | 2010 | ||
Areo | 262 176 m² | ||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Honkongo | ||
Situanta sur | Austin Road | ||
Situo | |||
Geografia situo | 22° 18′ 12″ N, 114° 9′ 37″ O (mapo)22.303391666667114.16016944444 | ||
| |||
Parto de | Union Square (en) vd | ||
Posedata de | Sun Hung Kai Properties vd | ||
Retejo | http://www.shkp-icc.com | ||
Ĝi situas sur la metrostacio de la sama nomo ( MTR Kowloon Station ). La posedanto de la Internacia Komerco-Centro kaj la aliaj konstruaĵoj en Union Square estas Sun Hung Kai Properties Ltd (SHKP). La hongkonga metrokompanio MTR Corporation Ltd. estis partposedanto de ĉi tiu posedaĵo ĝis 2005. La turo estis konstruita laŭ planoj fare de Kohn Pedersen Fox kaj Wong Ouyang kaj estis kompletigita en 2010 [1][2].
En la momento de ĝia kompletigo en 2010, ĝi estis la kvara plej alta konstruaĵo en la mondo kaj la tria plej alta en Azio. Aktuale en 2022 ĝi estis la 13-a plej alta konstruaĵo en la mondo kaj la kvina en la nombro da etaĝoj super grundnivelo, kaj la plej alta konstruaĵo en Honkongo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.