Remove ads
papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Inocento la 6-a (latine Innocentius Sextus, naskonome Étienne Aubert) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1352. Li oficis ĝis sia morto la 12-an de septembro 1362, dum 9 jaroj, 8 monatoj kaj 25 tagoj. Sume temis pri la 199-a papo.
Inocento la 6-a | ||
---|---|---|
199-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Étienne Aubert | |
Pontifiko | de 18-a de decembro 1352 | |
ĝis 12-a de septembro 1362 | ||
Antaŭulo | Klemento la 6-a | |
Sekvanto | Urbano la 5-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | en 1282 aŭ 1295 en Beyssac, reĝlando Francio | |
Morto | 12-a de septembro 1362 en Avinjono | |
Mortokialo | apopleksio [#] | |
Tombo | charterhouse Notre-Dame du Val de Bénédiction [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Aubert [#] | |
Patro | Adhémar Aubert [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Aubert iĝis episkopo en 1338 en Noyon kaj en 1340 in Clermont. Li iĝis kardinala episkopo en 1352 de Ostia kaj Ĉefpenitencisto. Li rezidis post la elekto papa (18.12.1352) ja en Avinjono sed rekonkerigis la Papan ŝtaton fare de kardinalo Albornoz kaj restarigis tie pacon kaj ordon. Kontraŭ la Ora buleo de Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio) li protestis sed baldaŭ rezignis la kontraŭadon. En 1360 li peris la Packontrakton de Brétigny (Sours, dep. Eure-et-Loir) inter Anglujo kaj Francujo. Li klopodis enkonduki reformojn de la Roma kurio kaj plimalgrandigis la kortegajn elspezojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.