Indochine (filmo)

Filmo de Régis Wargnier (1992) From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Indochine, Hindoĉinio, estas drama franca filmo reĝisorita de Régis Wargnier, kaj publikigita en 1992.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Remove ads

La filmo gajnis la Akademian Premion por Plej bona ne-anglalingva filmo en marto 1993.

Remove ads

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La fono de la filmo estas la historio de Franca Hindoĉinio de la 1920-aj ĝis la 1950-aj jaroj tra la sagao de franca kolonia familio kiu ekspluatas plantejojn de kaŭĉukarbo, tra la insurekcio de Vinh kaj la ribelo de Yên Bái en 1930 ĝis la interkonsentoj de Ĝenevo de 1954 kiuj finigis la francan koloniadon en Hindoĉinio. Super la historia kadro disvolviĝas amhistorio inter la heredantino de tiu familio, Éliane (Catherine Deneuve), kaj leŭtenanto de la franca mararmeo, nome Jean-Baptiste (Vincent Perez). Tiu partianis por la vjetnamaj naciistoj, pro amo al vjetnama princino, nome Camille (Linh Dan Pham), fakte adoptita filino de Éliane, kiu iĝis komunista en francaj prizonoj. La ĉefo de la kolonia franca sekurecforto, Guy Asselin (Jean Yanne), muntos lian «memmortigon». En la tumulta politika kaj insurekcia politiko, la vjetnamaj teatraj trupoj ludas gravajn rolojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Remove ads

Geaktoraro kaj roluloj

  • Catherine Deneuve : Éliane Devries, heredantino de la kolonia familio
  • Vincent Perez : Jean-Baptiste Le Guen, leŭtenanto de la franca mararmeo
  • Jean Yanne : Guy Asselin, ĉefo de la kolonia franca sekurecforto
  • Linh Dan Pham : Camille, vjetnama princino, adoptita filino de Éliane, kiu iĝis komunisto
  • Dominique Blanc : Yvette, edzino de Dominique
  • Alain Fromager : Dominique, administristo de la plantejo
  • Eric Nguyen : Thanh, vjetnama studento reveninta de Francio kiek vjetnama naciisto
  • Carlo Brandt : Castellani, korsika policestro de la kolonia franca sekurecforto
  • Jean-Baptiste Huynh : Étienne (plenkreska), filo de Jean-Baptiste kaj de Camille
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads