From Wikipedia, the free encyclopedia
Imre Szalay [salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szalay Imre Ignác estis hungara bienulo, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis lellei (laŭ hungara Vikipedio szalai).
Imre Szalay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1846 en Dég |
Morto | 21-an de februaro 1902 (56-jaraĝa) en Balatonlelle |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Imre Szalay[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1846 en Dég, li mortis la 21-an de februaro 1902 en Lelle.
Imre Szalay lernis en Veszprém (urbo), Székesfehérvár kaj Pest (urbo), poste li faris agronomian praktikadon en bieno en Enying. Iom poste li laboris en la familia bieno en Lelle, tiutempe li loke komencis politikadi. Li studvojaĝis al Francio, Germanio kaj Aŭstra Imperio. Inter 1875 kaj 1896 li estis parlamentano. Tiutempe li estis fakulo pri vit- kaj vinkulturo. En Lelle estis li, kiu plantis la unua vitojn. Li ankaŭ fondis someran banlokon en la vilaĝo kaj li ĉasadis ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko kaj Indio. Li ricevis reĝan premion en 1890 pro sukcesa aranĝo de vinekspozicio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.