Remove ads
hungara filozofo de matematiko From Wikipedia, the free encyclopedia
Imre Lakatos [lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos Imre estis hungara filozofo, profesoro. Lia origina familia nomo estis Lipsitz.
Imre Lakatos naskiĝis la 9-an de novembro 1922 en Debrecen. Li mortis la 2-an de februaro 1974 en Londono.
Imre Lakatos devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo, fine pro la 2-a mondmilito li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1945. Li lernis ĉefe de György Lukács. Ekde 1946 li laboris en ministerio pri religio kaj eduko. Li doktoriĝis en 1948. Post 2 jaroj li estis arestita pro falsaj akuzoj kaj li vivis en Recsk, kie estis la sola hungara gulago. En 1954 oni nuligis la verdikton kaj li laboris en esplora instituto. En 1956 li estis membro de Rondo Petőfi, depost falo de Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Britio. En 1960 li denove doktoriĝis (Ph. D.) en Kambriĝo, poste li instruis en Londono. En 1966 li estis nomumita publika ordinara profesoro, post 3 jaroj katedrestro. Ekde 1971 li instruis en Boston. Li neniam ricevis britan ŝtatanecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.