Itala trio tenoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Il Volo estas itala muzikgrupo el du tenoroj kaj unu baritono: Piero Barone (Naro, 24an de junio 1993), Ignazio Boschetto (Bolonjo, 4an de oktobro 1994) kaj Gianluca Ginoble (Roseto degli Abruzzi, 11an de februaro 1995).
Ili estis la unuaj italaj artistoj subskribintaj rektan kontrakton kun usona diskeldonejo, Geffen. Ili interpretas kantojn plejparte apartenantajn al la itala kaj internacia klasika tradicio, kun moderna stilo kaj aranĝoj, kaj popkantoj en klasika maniero. Ili ankaŭ registris kantojn en la hispana, angla, franca, germana kaj latina.
La grupo venkis en la Festivalo Sanremo 2015 kun la kanto Grande amore kaj kun la sama muzikaĵo reprezentis Italion ĉe la Eŭrovida Kantokonkurso 2015, atingante la trian lokon.
La 5an de junio 2021 ili prezentis koncerton ĉe la Areno en Verono en honoro de la itala komponisto Ennio Morricone. La 5an de novembro 2021 ili publikigis tributalbumon dediĉitan al Morricone, titolitan Il Volo Sings Morricone.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.