From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vicreĝoj (itale I Viceré) estas la plej fama romano de Federico De Roberto. La romano okazas dum la Unuiĝo de Italio, historia periodo priskribita tra la historio de ĝiaj ĉefroluloj: la nobeluloj Uzeda di Francalanza, de la urbo Catania.
I Viceré | |
---|---|
skribita verko • romano | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Federico de Roberto |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1894 |
Ĝenro | romano |
Tra la historio de la Uzeda-anoj Federico De Roberto priskribas la iluziojn de tiu historia periodo, la esperojn de multaj italoj kiel ili estis trompitaj de la malnovaj nobeluloj kiuj sukcesis konservi sian potencon en epoko en kiu, laŭŝajne, ĉio estus ŝanĝiĝinta.
Roberto ekhavis la ideon pri la romano en 1891, en Milano, kaj montris ĝin al sia amiko Ferdinando Di Giorgi. Kiam la romano aperis, ne estis vaste akceptita ĉar naturalismo estis mortanta kaj plifirmiĝis D'Annunzio, Fogazzaro kaj Pascoli. Ĉar pesimismo kaj manko de eleganteco ne plu povus esti estimataj en momento, kiam triumfis naciismo kaj formalismo. Konklude, la negativa kritiko de Benedetto Croce alfrontis la fiaskon de la romano. Sed 37 jarojn poste, Leonardo Sciascia, faris valore pozitivan kritikon kiu ŝanĝis la pensmanieron pri la romano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.