From Wikipedia, the free encyclopedia
INRIA (france Institut national de recherche en informatique et en automatique, Nacia Instituto pri Esplorado en Informadiko kaj Aŭtomatiko) estas nacia esplorinstituto en Francio laboranta en la kampoj de komputiko, regosistemoj kaj aplika matematiko.
Ĝi estis kreita en 1967 en Rocancourt apud Parizo kadre de la ŝtata program Plan Calcul.
INRIA estas publika scienca kaj teknologia institucio (établissement public à caractère scientifique et technologique, EPST) kaj estas sub la duobla administrado de la franca Ministerio pri Edukado kaj tiu pri Ekonomio.
INRIA havas 8 esplorcentrojn. Ĝis decembro 2007, la tri centroj en Bordeaux, Lille kaj Saclay formis ununuran centron INRIA Futurs. INRIA laborigas ĉirkaŭ 3 800 homojn, inkluzive de 1 300 esploristoj.
En oktobro 2010, INRIA, kune kun la Universitato Pierre et Marie Curie kaj la Universitato Paris Diderot, kreis IRILL, esplorcentron por libera programaro.
INRIA estas forta subtenanto de libera aliro eldonaĵoj sub "Open Access" (libera aliro - al scienco). Ekde 2013, ĉiuj membroj de la esplorteamoj de INRA estas devigataj disponigi siajn publikaĵojn libere sur la platformo HAL[1], kies alireblo kaj daŭra stabileco estas garantiitaj de la franca registaro. Kiam la eldonisto de scienca revuo en kiu la verko estas publikigita, malpermesas al la aŭtoro meti la artikolon dezajnitan de la eldonejo sur tia platformo kiel HAL, tiam la aŭtoro devas meti memdezajnitan version sur HAL (ekzemple, la manuskripton kiun oni sendis al la eldonejo). INRA konstatas, ke sub neniu cirkonstanco la eldonejo povas postuli kopirajton pri dokumento kreita de la aŭtoroj mem. Aldone al ĉi tiu devo, INRA disponigas monrimedojn por pagi la eldonkostojn de revuoj en "Open Access".
INRA kontribuas al ellaborado de aŭtomata rekonilo por manskribitaj esperantlingvaj tekstoj kaj ankaŭ por stenografiaj skribaĵoj. Tiu parto estos ellaborata kaj disvolvata de la kunlaboranta teamo Almanach (INRIA), kiu fakas pri aŭtomata komputila lingvoprilaborado, ekzemple la biciklan vojaĝon de la esperantisto-laboristo Lucien Péraire al Eŭrazio (1928-1932)[2].
france Alain Beltran, Pascal Griset, Histoire d’un pionnier de l’informatique: 40 ans de recherche à l’Inria, EDP Sciences, 2007, ISBN 2-86883-806-5
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.