reĝo de Jordanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Husejn bin Talal (arabe الحسين بن طلال, latinliterigo laŭ sistemo DMG al-Ḥusain bin Ṭalāl; naskiĝis la 14-an de novembro 1935 en Amano, Jordanio; mortis la 7-an de februaro 1999 samloke) inter la jaroj 1952 kaj 1999 estis la reĝo de Jordanio. Li estis membro de la nobela dinastio de haŝemidoj.
Husejn bin Talal naskiĝis kiel filo de Talal bin Husejn kaj kiel nepo de Abd Allah ibn Husajn, la filo de Husejn ibn Ali, ŝarifo kaj emiro de Mekko. Li kaj Hasan la 2-a de Maroko en la araba mondo konsideriĝis unu el la du tiutempaj regantoj, kiuj estas rektaj posteuloj de la profeto Mohamedo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.