From Wikipedia, the free encyclopedia
Hugo Pratt, reala nomo Ugo Eugenio Prat (naskiĝinta en Rimini Italio, la 15-an de junio 1927, mortinta en Pully, proksime de Lausanne, en Svisio, la 20-an de aŭgusto 1995) estis desegnisto de komiksoj, kies plej konata bildstrio estis Corto Maltese.
Hugo Pratt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hugo Pratt | |||||
Naskonomo | Ugo Eugenio Prat | ||||
Naskiĝo | 15-an de junio 1927 en Rimini | ||||
Morto | 20-an de aŭgusto 1995 (68-jaraĝa) en Pully | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kojlorektuma kancero vd | ||||
Tombo | Grandvaux vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Loĝloko | Grandvaux vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Hugo Pratt vd | ||||
Okupo | bildliteraturisto scenaristo animaciisto ilustristo pentristo romanisto verkisto desegnisto vd | ||||
Laborkampo | Bildliteraturo kaj kreiva kaj profesia verkado vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Corto Maltese ❦ Indian Summer vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hugo Pratt naskiĝis proksime al Rimini (Italio) sed loĝis infanaĝe en Venecio. Poste li translokiĝis al Etiopio, kie lia patro soldatis. Fine de la Dua Mondmilito li estis malliberigita en prizono, kie li komencis fari desegnojn de la gardistoj.
Post la milito li aliĝis al la nomita Grupo Venecio kun aliaj praktikantoj de la arto de la bildstrio, kiel Alberto Ongaro, Dino Battaglia kaj Mario Faustinelli. Ili eldonis la revuon Asso di Picche kiu komencis aperi en 1945.
En 1949 Pratt translokiĝis al Buenos Aires, Argentino, kie li laboris kiel editoro por la Eldonejo Abril. En la aventurgazeto Misterix li konis argentinajn artistojn kiel José Luis Salinas, José Muñoz kaj Francisco Solano López, sed ĉefe la personon kiu plej influos lin, la kreanton de la ofico de verkanto de historioj de komiksoj (kaj esperantiston), Héctor Germán Oesterheld kun kiu li kunlaboros en la kreado de la historioj de Sargento Kirk, Ticonderoga kaj Ernie Pike.
Pratt revenis al Italio en 1962, kaj en 1967 li komencis verki Corto Maltese, serion de komiksoj pritraktantaj la aventurojn de romantika pirato, kiu donos grandan faman al la aŭtoro.
Inter siaj plej ŝatataj aŭtoroj, Pratt citis la nomojn de Joseph Conrad, Fenimore Cooper, Herman Melville, Jack London, Milton Caniff (de Terry kaj la Piratoj) kaj Will Eisner.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.