From Wikipedia, the free encyclopedia
Hoyos del Espino [Oĝos delesPIno] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Hoyos del Espino estas komprenebla etimologie kiel Kavejoj de la Kratago.
Hoyos del Espino | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05634 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 345 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 5° 10′ U (mapo)40.356588-5.174141 [+] | ||
Alto | 1 489 m [+] | ||
Areo | 52 km² (5 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hoyos del Espino [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 371 loĝantojn. Ĝi perdis 270 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 68 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Navarredonda de Gredos, Hoyos del Collado, San Juan de Gredos, San Martín de la Vega del Alberche, El Hornillo kaj El Arenal. La loĝloko estas je altitudo de 1484 msm en montara areo sur la Sierra de Gredos; proksime fluas la rivero Tormes.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas preĝejo de la 15-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, kaj iom ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura, natura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Ekde 2006 okazas en Hoyos del Espino la muzikfestivalo "Músicos en la naturaleza" (Muzikistoj en la naturo), en kiu jam partoprenis inter aliaj famuloj kiel Miguel Ríos, Joaquín Sabina, Mark Knopfler, Deep Purple, Sting, Bob Dylan kaj Rod Stewart inter aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.