Remove ads
vilaĝo en la municipo Ústi nad Orlicí de regiono Pardubice From Wikipedia, the free encyclopedia
Horní Houžovec (germane Hertersdorf) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta oriente de la urbo Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas ĉe negrava sakstrato inter Knapovec kaj Horní Houžovec kaj nun estas parto de Ústí nad Orlicí. Unue ĝi estas menciata en skriba dokumento el la jaro 1292 sub ĝia tiama nomo villa Herterici. Ĝi estis servutula vilaĝo de la sinjorejo Lanŝperk, pli poste de la sinjorejo Lanškroun. En la jaro 2009 ĉi tie estis tenata en registro 32 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 48 loĝantoj. Horní Houžovec estas ankaŭ nomo de katastra distrikto kun areo 4,06 km².
Horní Houžovec | |
vilaĝo | |
Ligna preĝejeto en Horní Houžovec | |
Oficiala nomo: Horní Houžovec | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Municipo | Ústí nad Orlicí |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Svitava montetaro |
Situo | Horní Houžovec |
- koordinatoj | 49° 57′ 31″ N 16° 28′ 29″ O (mapo) |
Loĝantaro | 48 (2021) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | |
Situo de Horní Houžovec enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Horní Houžovec | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 313 |
1880 | 312 |
1890 | 328 |
1900 | 305 |
1910 | 313 |
1921 | 310 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 294 |
1950 | 124 |
1961 | 98 |
1970 | 81 |
1980 | 63 |
1991 | 49 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 68 |
2011 | 59 |
2021 | 48 |
Preĝejo al Vizito de Sankta Maria estas malgranda ligna konstruaĵo sur vilaĝplaco en Horní Houžovec. Estas valora ekzemplo de la popola arkitekturo en la regiono Ústí nad Orlicí. Temas pri malgranda okangula ĉarpentita konstruaĵo sur ŝtona bazamento. Eksteraj vandoj estas tegitaj per lignotabuloj, internaj vandoj stukitaj. Plafono estas ebena. Okangula tendotegmento superas per lanterno kaj bulba kupolo. Ĉe flanko de la preĝejeto situas ankaŭ ĉarpentita sakristio. Super ĝia gablotegmento estas sonorilejo kun tendotegmento. La tegmentoj estas ŝindaj. Interna instalaĵo estas nevalora. Sur kornico de la sakristio estas jarnumero 1871. Temas pri filia preĝejo apartenanta al paroĥejo Knapovec. Diservoj nuntempe en la preĝejeto ne okazas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.