From Wikipedia, the free encyclopedia
Horizontalruluma aŭ flankruluma videoludo (angle sidescroller) estas videoludo rigardata de la ludanto el flanka kameraa vidpunkto, kie la ekrano aŭtomate sekvas la ĉefrolulon kiam li/ŝi moviĝas maldekstren aŭ dekstren. La transiro de unu-ekranaj al rulumaj, pli dinamikaj grafikoj dum la ora epoko de arkadludoj, en la fruaj 1980-aj jaroj, estis grava progreso de ludodezajno, komparebla kun la alveno de 3D-grafikoj en la 1990-aj jaroj.[1]
Krom arkadmaŝinoj, glata ruluma fono fariĝis ebleco kaj kutima ludelemento ekde la 8-bita generacio de komputiloj kaj videoludiloj. Ekzemploj inkluzivas la 8-bitajn Atari-komputilojn kaj Nintendo Entertainment System (NES). 16-bitaj sistemoj kiel la Super Nintendo Entertainment System kaj Sega Genesis plupoluris la teknikon : ili aldonis plurajn tavolojn, kiuj povas esti rulataj sendepende por krei specifan efikon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.