Remove ads

Hombrechtikon estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 7742 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo Hombrechtikon konsistas el la municipoj Hombrechtikon kaj Feldbach kaj diversaj malgrandaj setlejoj.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Hombrechtikon
Thumb
Blazono de Hombrechtikon
Thumb
Vido de Hombrechtikon (akvarelo de Jakob Weidmann)
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoMeilen
Geografia situo CH1903: 700798 / 234457 (mapo)47.2533333333338.7702777777778

Thumb

Nombro de loĝantoj7742
Areo12,19 km²
Alteco464 m super marnivelo
Poŝtkodo8634
Komunumkodo0153
Thumb
Mapo de Hombrechtikon
vdr
Fermi

Geografio

Hombrechtikon estas la plej suda komunumo de la zurika ora bordo de la Lago de Zuriko. Ĝi sudas rekte norde de la urbo Rapperswil je la sudorienta fino de la mondoĉeno Pfannenstiel. Je la suda flanko de Pfannenstiel situas en granda kaldrono la pitoreska lageto Lützelsee.

Trafiko

Tra Hombrechtikon pasas la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Meilen al Rapperswil (la stacidomo troviĝas en la municipo Feldbach), kaj per ĝi kaj aŭtobuslinio, kiu anstataŭis en la 1950-aj jaroj la iaman trajnlinion de Üerikon al Bauma, la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Unuaj surfostaj setlejoj ekzistis en la municipo Feldbach ĉe la bordo de la Lago de Zuriko jam antaŭ 5000 jaroj en la bronzepoko. Unua dokumenta mencio kiel hunbrestinchon datiĝas de la jaro 1194. En tiu dokumento la kavaliro Konrado de Hombrechtikon estas menciita kiel atenstanto en jura kverelo inter la abato de Einsiedeln kaj la episkopo de Bazelo. Du municipoj de Hombrechtikon estis menciitaj jam pli frue, nome en la jaro 745 Lützelsee kaj en la jaro 873 Feldbach. En la malfrua mezepoko la diversaj setlejoj de la hodiaŭa komunumo Hombrechtikon ofte ŝanĝis posedantojn, inter kiuj troviĝis la Monaĥejo Sankt-Galo, la Monaĥejo Einsiedeln, la pastora oficejo de la insulo Ufenau kaj la habsburganoj. En la jaro 1408 la posedaĵo transiris al la urbo Zuriko. Kiel politika komunumo Hombrechtikon estiĝis nur en la tempo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798. De 1803 ĝis 1815 la komunumo apartenis al la distrikto Horgen kaj en la jaro 1815 ĝi transiris al la distrikto Meilen, al kiu ĝi apartenas ankoraŭ hodiaŭ.

Remove ads

Bildoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads