Himnaro Esperanta

kristana Esperantlingva himnaro, unue eldonita en 1910 From Wikipedia, the free encyclopedia

Himnaro Esperanta

Himnaro Esperanta [2] estas Esperanta kantaro kompilita de Montagu Christie Butler. La unua eldono de 1910 estis 111-paĝa, la dua eldono de 1921 147-paĝa.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj
Himnaro Esperanta
Thumb
Himnaro Esperanta
AŭtoroMontagu Christie Butler
Eldonjaro1910
UrboLondono [1]
EldonintoBrita Esperanto-Asocio
Paĝoj111
vdr
Fermi

Enhavo

La libro enhavas 211 da poeziaj tekstoj uzeblaj de ĉiu kristano dum la diservoj. Antaŭ la eldoniĝo de Adoru Kantante en 1971, Himnaro Esperanta (la kvina eldono de 1965/66 de Butler estis la plej ampleksa Esperantlingva kristana kantaro. Krom centoj da tekstoj, ĝi enhavas ankaŭ kelkajn gravajn, aliloke malfacile troveblajn muzikaĵojn.

Recenzoj

Citaĵo
 Kvara kaj kompleta eldono de 236 himnoj kaj kantikoj. Tiu kolekto ĝojigas ne nur la spiriton sed ankaŭ la orelon. 
 1954, Historio de Esperanto III, paĝo 1146
Citaĵo
 Ĉi tiu nova eldono enhavas 236 himnojn (en 1907: 26; en 1910: 104; en 1921: 212) kaj estas destinita por ĉiu kristano. Al ni la elekto de la himnoj ŝajnas tute laŭdinda, kiam krome la lingvo (iam estas originalaĵoj) impresas bonega kaj ofte kvazaŭ perfekta. Komposto, preso kaj bindo estas senriproĉaj. 
 Belga Esperantisto - Numero 330, Februaro, 1955

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.