Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hesperiedoj (latine Hesperiidae) estas familio de insektoj el la superfamilio de Papilionoideoj el la ordo de papilioj. La papilioj de tiu familio karakteriziĝas per sia aparte rapida kaj netrankvila flugmaniero. Tutmonde ekzistas pli ol 3500 agnoskataj specioj da hesperiedoj, en pli-malpi 500 genroj en 7-8 subfamilioj. Kvankam ili aperas en ĉiuj mondpartoj, la plej granda diverseco ekzistas en centra kaj suda Amerikoj.
Hesperiidae | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
vira papilio de la specio Polites vibex | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La familio estas nomita laŭ sia tipa genro, Hesperio (latine Hesperia), plus la familia sufikso -edoj[1] (latine -idae).
Tradicie, la familio Hesperiedoj estis klasifikita en sia propra superfamilio Hesperioideoj (latine Hesperioidea), parence al la Papilionoideoj. Novaj genetikaj analizoj, tamen, pruvis ke fakte hesperiedoj apartenas al la Papilionoideoj.[2][3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.