Herreruela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Herreruela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | komarko Valencia de Alcántara | ||
Poŝtkodo | 10560 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Pedro Borrego Gazapo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 321 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 28′ N, 6° 54′ U (mapo)39.4628945-6.9057899 [+] | ||
Alto | 315 m [+] | ||
Areo | 113,72 km² (11 372 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Herreruela [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas populare belitres. La censita populacio en 2008 estis de 381 loĝantoj.
Situo
Herreruela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valencia de Alcántara, je altitudo de 315 m; je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo en direkto al Portugalio (ankaŭ je 50 km de la landlimo) kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 113,72 km².
Limoj de la municipa teritorio
Herreruela limas kun:
- Brozas norde.
- Aliseda oriente.
- Salorino okcidente.
- Alburquerque sude.
Ekonomio
Ĉefaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado (kaproj, porkoj, ŝafoj). Lastatempe komenco de rura turismo pro proksimeco de Sierra de San Pedro.
Monumentoj
- Preĝejo de Nuestra Señora de la Encarnación, konstruita en la 18a jarcento.
- Casa Grande aŭ de la Markizino, granda domo de kolonia stilo de fino de la 19a jarcento, konstruita ĉe la placo, kvankam aktuale nur la fasado estas en bona stato.
- El Bujío aŭ Ermitejo de Sankta Johano, antikva ermitejo konstruita el ŝtono for de la vilaĝo en la 17a jarcento, aktuale en ruinoj. Eble la plej antikva konstruaĵo de la vilaĝo.
Kiel kurioza monumento estas antikva ventomuelejo, ankoraŭ stare sed restas nur la ekstera strukturo.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.