From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann August MENGE (naskiĝinta la 7-an de februaro 1841 en Seesen, mortinta la 9-an de januaro 1939 en Goslar) estis germana klasika filologo, pedagogo kaj verkinto de fama traduko de la Biblio, la t.n. Menge-Bibel.
Hermann Menge | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de februaro 1841 en Seesen | ||||
Morto | 9-an de januaro 1939 (97-jaraĝa) en Goslar | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Regno vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | pedagogo klasika filologo tradukisto verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Estante filo de oficisto ĉe la tribunalo de unua instanco de Seesen li studis inter 1860 kaj 1864 en Göttingen filologion klasikan kaj historion. Samloke li iĝis dum la vintra semestro 1860/61 membro de la progresema studenta korporacio Hercynia, el kiu disvolviĝis poste Schwarzburgbund-Hercynia Heidelberg. Jam en 1863 li doktoriĝis pri esploro pri la uzo de prepozicioj ĉe Esĥilo. La sekvantajn jarojn li instruis ĉe la gimnazioj de Helmstedt (Julianum) kaj Holzminden (Campe-Gymnasium). Inter 1887-1894 li estis lernejestro de la gimnazio de Sangerhausen kaj de 1894 ĝis la retiriĝo profesia lernejestro ĉe la gimnazio de Wittstock. Pluse li honoritis fare de la prusia ministerio pri edukado pro siaj sciencaj meritoj per la titolo de profesoro. Sanecaj kialoj kaj kvereloj kun la kolegoj igis Menge peti pri pensiuliĝo anticipa.
Retiriĝinte Menge intesege okupiĝis pri bibliaj aferoj kaj la diversaj tradukitaj versioj germanlingvaj. Lia propra kaj moderna traduko de la Nova Testamento aperis en majo 1909. La sekvintajn dudek jarojn li dediĉis sin al tute privata traduko de la Malnova Testamento. Sed la eldonejo biblia Württembergische Bibelanstalt instigis lin publikigi ankaŭ tion. En 1926 aperis do la tuta biblio publike. Pri siaj meritoj biblitradukaj Menge ricevis en 1928 honoran doktortitolon de la Universitato de Münster. Ĝis mallonge antaŭmorte Menge ofte korektis siajn tekstojn.
La rezulto estis filologia senmakula, bone legebla versio. Por klarigi alternativajn tradukoversiojn Menge uzis aŭ piednotojn aŭ rimarkojn metitajn inter krampoj. Por plifaciligi la orientiĝon li uzis plurgradan sistemon titoligon de alineoj.
Kiam Menge estis ankoraŭ gimnazia instruisto li verkis diversajn verkojn, eĉ vortarojn. Ili ĝis hodiaŭ estas de alta filologia valoro. Inter la vortaroj elstaras la de Otto Güthling prilaboritaj kaj ĉe Langenscheidt aperintaj vortaroj Große Schulwörterbücher. Bedaŭrinde ili ekde la 2000 jaroj ne plu nove eldonitis.
Alia furora verko estis du repetadhelpiloj por la lingvoj latina kaj helena koncerne sintakson kaj stilon. Ili iĝis bazaj referencverkoj. La lasta de li mem reviziita eldono de la latinlingva repetadhelpilo estis de 1914 (10-a eldono). De kelkaj ĝi taksitis kiel problema miksaĵo inter lerneja libro kaj scienca prezento. Andreas Thierfelder prilaboris en 1953 (11-a eldono) la verkon kaj prenis kiel modelon la 7-an eldonon de 1900 (kiu estis pli lernejtaŭga ol la 10-a eldono). En 1999 Thorsten Burkard kaj Markus Schauer faris profundegan prilaboron. Tamen multaj preferas la eldonon de Thierfelder, kio ne nur akceptas regulojn troveblajn ĉe Cicerono kaj Cezaro. La en 1878 unue eldonita helena repetadhelpila libro neniam iĝis tiom populara kiom la latina. Lian sinonimkolekton Die Lateinische Synonymik prilaboris ekde la kvina eldono Otto Schönberger.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.