From Wikipedia, the free encyclopedia
Hemmental estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ekde la 1-a de januaro 2009 ĝi estas parto de la urbo Ŝafhaŭzo. Ĝi havis 563 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Hemmental | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Komunumo(j) | Ŝafhaŭzo |
Geografia situo | CH1903: 685850 / 287567 (mapo)47.7330555555568.5830555555556 |
Nombro de loĝantoj | 563 |
Areo | 10.78 km² |
Alteco | 586 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8231 |
Hemmental situas nordokcidente de la urbo Ŝafhaŭzo en la montarĉeno Randen en la valo Hemmental, tra kiu fluas la rivereto Hemmentalbach.
La najbaraj komunumoj de Hemmental antaŭ la integriĝo al Ŝafhaŭzo estis en sudoriento la urbo Ŝafhaŭzo, en sudo la komunumo Beringen, en sudokcidento Siblingen, en nordokcidento Schleitheim, en nordo Merishausen, en nordoriento Büttenhardt, kaj en okcidento Stetten.
Hemmental estas atingebla per lokaj busoj kaj poŝtaŭtobuso ek de la stacidomo de Ŝafhaŭzo. La komunumo disponas ankaŭ pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo N4, kiu de la landlimo tra Ŝafhaŭzo kondukas al Vinterturo.
La unua dokumenta mencio de Hemmental datiĝas el la jaro 1090. Grafo Burkhard de Nellenburg donacis en la jaro 1090 al la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo. Per la ŝtatigo de la monaĥejo en la 1520-aj jaroj Hemmental fariĝis posedaĵo de Ŝafhaŭzo. Ĝis 1798 Hemmental kune kun Beringen kaj Griesbach formis supervoktejon de Ŝafhaŭzo. Per la Helveta Revolucio la komunumo en 1798 fariĝis aŭtonoma politika komunumo.
En baloto de la 23-a de februaro 2007 la loĝantaro de Hemmental kaj Ŝhafhaŭzo decidis, ke je la 1-a de januaro 2009 la komunumo Hemmental estos integrita al la urbo Ŝafhaŭzo. Per la efketivigo de ĉi-tiu decido Ŝafhaŭzo ekhavis plian municipon kaj urboparton kaj 600 aldonajn loĝantojn, dum Hemmental ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.