Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Helmuth WEIDLING (2a de novembro 1891 – 17a de novembro 1955) estis germana generalo dum la Dua Mondmilito. Li estis la lasta komandanto de la Berlina Defendareo dum la Batalo de Berlino, kaj kondukis la defendon de la urbo kontraŭ sovetaj fortoj, kaj finfine kapitulacis ĝuste antaŭ la fino de la milito en Eŭropo.
Helmuth Weidling | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1891 en Halberstadt |
Morto | 17-an de novembro 1955 (64-jaraĝa) en Vladimir |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | militisto oficiro |
El 1943 al 1945 li partoprenis en la Operaco Bagration kaj aliaj kampanjoj de la Orienta Fronto.
En la 16a de aprilo 1945, Weidling estis preparita por partopreni en la Batalo de Seelow, kiu estis parto de pli ampleksa Batalo de Odro-Niso. La korpuso de Weidling kaj aliaj du korpusoj estis parto de la 9a Armeo de la generalo Theodor Busse, kiu estis defendante la altaĵojn ĉe la rivero Odro. Kvankam la tri korpuso havis ĝenerale bonajn defendajn poziciojn, evidente mankis al ili tankoj. La 19an de aprilo, la Armegrupo Centra de Schörner estis venkita; la koorpuso de Weidling retiriĝis kun la restaĵo de la Armegrupo Vistula.
Sovetaj fortoj kaptis Weidling kaj portis lin al Sovetunio. Dekomcen li estis en la prizonoj Butirka kaj Lefortovo en Moskvo. La 27an de februaro 1952, soveta milittribunalo en Moskvo kondamnis lin al 25 jaroj de prizono pro militkrimoj fifaritaj en okupita Sovetunio.[1] Weidling mortis la 17an de novembro 1955 zorgita de KGB en Vladimir ŝajne pro koratako. Li estis entombigita en nemarkita tombo en la prizona tombejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.