From Wikipedia, the free encyclopedia
Helica hedero, Hedera helix, ofte simple hedero kaj ankaŭ ordinara hedero, estas specio de florplanto de la genro Hedera de la familio Araliacoj. Ĝi estas indiĝena en plej de Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi estas daŭrfolia ĉiamverda arbedo, nome rebo kaj pli precize liano, kiu rampas aŭ grimpas per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La poleno estas ofte tre venena.
Hedero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plenkreskaj folioj kaj fruktoj | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Oni povas ofte vidi tiun planton en ĝardenoj, malfermaj lokoj, sur domomuroj, arbotrunkoj kaj en naturaj areoj tra sia indiĝena habitato. Ĝi estas konsiderita kiel invada specio en nombraj areoj kie ĝi estis enkondukita, partikulare en Vaŝingtonio, kie ĝi estis konsiderita kiel noca fiherbo, en multaj partoj de Orienta Usono kaj Oregono, kie ĝia vendo aŭ kultivado estas malpermesita.
Sinonimoj estas Hedera acuta, Hedera arborea ("arba hedero"),[1] Hedera baccifera, Hedera grandifolia,[2] kaj amoŝtono.
Hedera helix estas ĉiamverda liano, kiu kreskas ĝis 20 al 30 m alte kie estas taŭgaj surfacoj (arboj, klifoj, muroj) disponeblaj, kaj kreskas ankaŭ kiel grundkovranto kie ne estas vertikalaj surfacoj. Ĝi grimpas pere de aerradikoj kiuj havas kusenaĵojn kiuj forte eniras en la subgrundo. La kapablo grimpi sur surfacoj varias depende de la plantovariaĵo kaj de aliaj faktoroj: Helica hedero preferas ne-reflektajn, pli malhelajn kaj nemildajn surfacojn kun preskaŭ-neŭtran pH. Ĝi ĝenerale ekzistas en ampleksa gamo de grundo pH el kiuj 6.5 estas ideala, preferas malsekajn, umbrecajn lokojn kaj evitas eksponon al rekta sunlumo, kiu helpus forsekigon vintre.[3]
La folioj estas alternaj, 50 al 100 mm longaj, kun 15 al 20 mm petioloj; ili estas de du tipoj, el kiuj unu de kvin-lobaj junulaj folioj de grimpantaj tigoj, kaj alia de senlobaj korformaj plenkreskaj folioj de fekundaj florotigoj eksponitaj al plena sunlumo, kutime alte en la kanopeo de arboj aŭ sur la pinto de rokaj surfacoj.
La floroj estas produktitaj el fino de somero ĝis fino de aŭtuno, individue malgrandaj, en umbeloj 3 al 5 cm de diametro, verdec-flavaj, kaj tre riĉaj de nektaro, grava nutrofonto de fina aŭtuno por abeloj kaj aliaj insektoj.
La frukto estas purpur-nigraj al oranĝ-flavaj beroj de diametro de 6 al 8 mm, kiu maturiĝas fine de vintro,[4] kaj estas grava nutrofonto por multaj birdoj, kvankam ili estas iom venenaj por homoj.
Estas unu al kvin semoj en ĉiu bero, kiuj estas disigitaj post esti manĝataj de birdoj.[5][6][7]
Estas tri subspecioj nome:[5][8]
Ankaŭ la tre proksime rilataj specioj Hedera canariensis kaj Hedera hibernica estas ofte traktataj kiel subspecioj de H. helix,[7][9] kvankam ili diferencas laŭ nombro de kromosomoj, kaj tiele ili ne hibridiĝas facile.[6] H. helix povas esti bone distingata laŭ la formo kaj koloro de siaj foliaj triĥomoj, kutime pli malgrandaj kaj iom pli forte lobhavaj folioj kaj iom malpli forta kreskokapablo, kvankam la identigo estas ofte ne tre facile.[7][10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.