From Wikipedia, the free encyclopedia
Heinrich SCHMIDT (naskiĝinta ĉ. 1788 en Blankenhain-Thangelstedt, mortinta la 6-an de aŭgusto 1842 en Vajmaro)[1] estis germana porcelanpentristo.
Heinrich Schmidt | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 6-an de aŭgusto 1842 en Vajmaro |
Okupo | |
Okupo | porcelain painter (en) |
Schmidt komence laboris en la porcelanfabriko de Blankenhain, antaŭ ol iĝi disĉiplo de Franz Kotta en Rudolstadt. Inter 1813 kaj 1815 li frekventis la Vajmaran desegno-lernejon kie li eksponis en 1815 porcelantasojn kun desegnaĵoj laŭ Rafaelo.
Inter 1821 kaj 1836 oni mendis ĉe li liveri al la vajmara duka korto plurajn centojn da teleroj kun arbfolia rando kaj vidoj de konataj vajmaraĵoj. Krome li entreprenis plurajn kaj sukcesajn eksperimentojn taŭgigi originalajn kuprogravuraĵojn por reprezento sur porcelanaĵoj.[2]
Unu lia disĉiplo, Adelbert Schenk, poste iĝis pioniro fotografi-arta en Vajmaro. Li estis filo de la porcelanpentristo Friedrich Ulrich Schenk kaj tuj post ties frua morto varta infano de Schmidt. Fakte Schenk heredis la vendejon de Schmidt kiu mem estis senida.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.