germana atleto From Wikipedia, the free encyclopedia
Heike DRECHSLER (n. la 16-an de decembro 1964 en Gera, tiam en GDR, nun en la federacia lando Turingio de FR Germanio, do nun 60-jara) estas iama atleto, aparte mallongdistanca kuristino ("sprintistino"), longsaltisto kaj heptatlonisto. En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono kaj la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo ŝi atingis oran medalon en longosalto.
Heike Drechsler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Heike Gabriela Daute |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1964 (60-jaraĝa) en Gera, Turingio, Germanio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko |
Familio | |
Edz(in)o | Arto Bryggare (mul) (2019–) |
Amkunulo | Alain Blondel (mul) (1995–2007) |
Parencoj | Erich Drechsler (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | politikisto longsaltisto atleto heptatlonisto |
TTT | |
Retejo | http://www.heike-drechsler.com/ |
Ŝi estas la nuna mondrekordulo (aktuale en 2024) en la endoma longsalto (7,37 metroj), rekordo kiu ne estis rompita ekde 1988. Ŝi ankaŭ specialiĝis pri mallongaj kuroj kaj estas konsiderita unu el la plej bonaj longsaltistoj de ĉiuj tempoj.
Heike Drechsler loĝas en Berlino. Ŝi laboras en kompania sanadministrado ĉe sanasekuro Barmer kaj donas prelegojn pri preventado, instigo kaj viv-labora ekvilibro. Heike Drechsler ekde novembro 2016 estas publika reprezentanto por la Germana Reŭmatismo-Ligo, nomata "ambasadoro".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.