germana esperantistino kaj ekonomikistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Heidi Schiller (naskiĝis la 16-an de majo 1973 , do nun 51-jara) estas germana esperantistino kaj ekonomikistino. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel organizanto de la kultura kaj vespera programo de multaj Internaciaj Seminarioj. Devene el Prenzlau en la nordo de la tiutempa ŝtato GDR, ŝi esperantistiĝis kiel juna gimnazianino en elita internuleja mezlernejo en Torgelow am See, kaj estis inter tri estraranoj de la unuiĝinta Germana Esperanto-Junularo, kiuj en la komenco de sia oficperiodo la 31-an de decembro 1990 ankoraŭ ne estis plenkreskaj, do la asocia prezidanto Thomas Pusch anstataŭ la tri junuloj devis transpreni la juran respondecon pri iliaj estraraj agoj (la aliaj du estis Ulrich Görtz kaj Marko Lins). En intervjuo kun la revuo Esperanto en marto 1991 li nomis la staton de tiom juna estraro aparte bona signo por tutlanda junulara asocio. Post la abitura ekzameno ŝi daŭrigis la movadan aktivadon kiel studento de ekonomiko en la Teknologia Universitato de Berlino, sed post la studofino elektis aliajn vivofokusojn ol la "junaĝan" Esperanto-movadon.
Heidi Schiller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1973 (51-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto esperantisto |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.