fantoma metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Haxo estas fantoma metrostacio situanto sub Bulvardo Sérurier, en la 19-a arondismento de Parizo, sur interkonekta vojo[1] inter linioj 3bis, en stacio Porte des Lilas, kaj 7bis, en stacio Place des Fêtes.
Haxo | |||
---|---|---|---|
Haxo | |||
fantoma metrostacio • metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 19-a | ||
Geografia situo | 48° 52′ 43″ N, 2° 24′ 6″ O (mapo)48.87872.40164 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 1 | ||
Kajoj | 1 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Historio | |||
Konstruado | 1921 | ||
Malfermo | Neniam malfermita | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Stacioj Porte des Lilas (linioj 3bis kaj 11) kaj Pré-Saint-Gervais (linio 7bis) devus esti interkonektitaj en la 1920-aj jaroj. Se la municipo, proprietulo de la reto subtenis la ideon traveturigi vagonarojn de linio 3 al linio 7 (tiam ne ekzistis linioj « bis »), la trafikanto, Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris (CMP), malsamopiniis kaj antaŭvidis nur malfacilaĵojn kaj tro malaltajn enspezojn.
Tamen, tuneloj kaj vojoj estis konstruitaj. Ununura vojo, nomita voie des Fêtes, konektas Place des Fêtes al Porte des Lilas kaj inter ambaŭ intervala stacio estis konstruita: Haxo. Por ebligi revenan iradon, dua vojo estis borita senpere konektante Porte des Lilas al Pré-Saint-Gervais sen intervala stacio, nomita naveda vojo. Sed finfine estis decidite ne enkonduki navedan servon inter la stacioj de ambaŭ linioj (kiu ne uzas la voie des Fêtes), la navedo estante malfavorata de vojaĝantoj. Stacio Haxo neniam akceptis vojaĝanton, eksteraj alirejoj eĉ neniam estis konstruitaj[2].
La stacio estas nepra vidindaĵo dum noktaj traveturoj de metro-ŝatantoj organizitaj de Asocio ADEMAS (alireblaj al ĉiuj dum Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo).
En 1993, la stacio utilis por prezenti novan materialon MF 88 al la gazetaro, pro kio estas tabulo « 1993 » kiu videblas en iuj fotoj, ankoraŭ videbla en 2006.
Sur iuj mapoj de la metroo, tiu stacio estas nomita Porte du Pré-Saint-Gervais, same kiel la nuna Pré-Saint-Gervais de kiu ĝi distancas de centkelk metroj.
Kunfandiĝo de linioj 3bis kaj 7bis estas antaŭvidita utiligante vojojn navette kaj des Fêtes por formi novan linion de Château-Landon al Gambetta. Haxo povus tiam malfermiĝi post fosado de alirejo al stacio elde publika stratvojo.
Dume, aldona ripara remizo, necesigita de la malforta fidindeco de MF 88, baras la navedan vojon sur la flanko Pré-Saint-Gervais. Krom transloki tiun remizon en la returnan buklon de linio 3bis, nord-okcidente de stacio Porte des Lilas, kiu ne plu utilus en la kadro de tiu kunfandiĝo, anstataŭigo de vagonaroj MF 88 per vagonaroj MF 67, liberigitaj de la alveno de vagonaroj MF 01 sur aliajn liniojn, do estas pra-rekvizito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.