Remove ads
muzeo en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La Harvard Muzeo pri Natura Historio aŭ Naturhistoria Muzeo de Harvardo (angle Harvard Museum of Natural History) estas branĉomuzeo de Universitato Harvard en la urbo de Kembriĝo (Masaĉuseco) [1].
Harvard Muzeo pri Natura Historio | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Masaĉusetso | ||
Estiĝo | 1995 | ||
Koordinatoj | 42° 22′ 42″ N, 71° 6′ 56″ U (mapo)42.378414-71.115553 | ||
| |||
Parto de | Harvard Museums of Science and Culture vd | ||
Retpaĝo | http://www.hmnh.harvard.edu/ | ||
La Muzeo de Natura Historio situas en la sama konstruaĵo kiel la Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio. La enirbileto rajtigas vin viziti ambaŭ muzeojn.
La muzeo estis fondita en 1998 kiel publika superrigardo de tri esplormuzeoj: Muzeo de Kompara Zoologio, Harvard University Herbaria kaj Mineralogia Muzeo ĉe Universitato Harvard [3].
Superrigardo de la kolektoj de tiuj tri muzeoj estas montrita en la naturhistoria muzeo. La kolekto inkluzivas taksidermion, fosiliojn, skeletojn kaj ostojn de formortintaj bestoj kiel ekzemple la Dido kaj dinosaŭroj, ĝemŝtonoj, mineraloj, gemoj, artropodoj kaj kolekto de vivecaj vitromodeloj de plantoj faritaj fare de la germanaj Blaschka fratoj inter 1887 kaj 1936 [4].
La konstanta ekspozicio de la muzeo havas riĉan kolekton - de fosiliaj senvertebruloj kaj dinosaŭroj ĝis gigantaj mamuloj kaj birdoj. La muzeo havas la ununuran skeleton de Kronosaurus kolektita en la mondo. Ekzistas ankaŭ mineralogia kolekto, kie mineraloj kaj meteoritoj estas prezentita. La ĉefa altiro de la muzeo estas la kolekto de vitromodeloj de plantoj [5]. Konstante okazas ekspozicioj, publikaj prelegoj, ekskursoj por lernejanoj. Eminentaj biologoj de Harvard periode okazigas prezentojn en la muzeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.