urbo en la subŝtato Okcidenta Bengalio de Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Haora (bengale হাওড়া, Hāoṛā) estas industria kaj universitata urbo, ankaŭ distrikta sidejo en la subŝtato Okcidenta Bengalio de la federacia ŝtato Barato.
Haora | |||
---|---|---|---|
municipal corporation of West Bengal (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 711101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 077 075 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 16 948 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 35′ N, 88° 20′ O (mapo)22.5888.329444444444 [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Areo | 63,55 km² (6 355 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Howrah [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 077 075 loĝantoj sur areo de 63,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 948 loĝantoj/km².
Haora situas sur ebenaĵo borde de la rivero Huglo, alfluanto de Gango, rekte okcidente de Kolkato.
La unua mencio pri la loko devenis de itala esploristo, kiu en gazeto menciis ĝin laŭ nomo Buttor, kiel bona haveno en 1578. Dominado de britoj komenciĝis en la 18-a jarcento. Post 1854 Haora industriiĝis.
En Haora la oficiala lingvo estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.
Haora havas bonan ĉefvojan kontakton. La fervojo funkcias ekde 1854.
Haora havas tropikan klimaton. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La ĉiumonataj averaĝaj temperaturoj varias de 19-30 °C. La someroj estas varmaj (precipe majo ofte kun pli ol 40 °C). Dum januaro estas nur 12 °C. La musono portas pluvon inter junio kaj septembro. Jare pluvas po 1582 mm.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.